Kiel vi verŝajne jam scias de sekcio „Aranĝoj“
en nia retejo, de la 8-a ĝis la 11-a de novembro okazos la unua Internacia
lernejo de Esperanto en kastelo Bartošovice. Kio novas ĉi-rilate? Bv.
legi plu!
Presraporto
Laŭ konfeso de la vilaĝestrino, esprimita dum la
lasta renkontiĝo, ĉiuj ĝojas pri nia Esperanta lernejo. Ŝi persone
bonvenigos la partoprenantojn en la kastelo, kaj permesis planti novan
Esperantan arbon en la kastela parko, kiu estas parto de la natura rezervejo
Poodří, kaj promesis, ke ŝi mem elektos la taŭgan arbspecon. Direktorino de
la baza lernejo bakos por ĉiuj partoprenantoj specialajn moraviajn kukojn
„Moravske koláče“ kaj lernantoj de la baza lernejo preparos dum sia
metiedukado dekoraĵojn de la klasĉambro, kie okazos Esperantaj kursoj kaj
diversajn Esperantajn reklamilojn. La klasĉambro estas ekipita per plurmedia
teknologio kaj granda elektronika tuŝtabulo por lingva edukado. Lernantoj de la
bazlernejo preparas surprizon por esperantistoj, kaj lernas kelkajn kantojn en
Esperanto por la malferma solenaĵo. La organizantoj de la evento proponis, ke
ĉiuj lernantoj kaj iliaj instruistoj, kiuj interesiĝos pri Esperanto, povos
senpage ĉeesti la lecionojn de Esperanto por komencantoj. Koncerto de la
hungara kantistino Anjo Amika okazos en la prestiĝa salono de la kastelo, kaj
la vilaĝestrino promesis ekipi la salonon per sonaparataro kaj helpi per
vendado de la biletoj. Ni reciproke konsentis, ke ĉiuj bazlernantoj povas
viziti la koncerton senpage. Intereson pri la koncerto de Anjo Amika esprimis
ankaŭ esperantistoj el la najbara klubo en Gliwice en Pollando. En la
bazlernejo okazos ankaŭ ĉiuj prelegoj kaj estos je nia dispono malgranda
bufedo por kafumado kaj refreŝiĝo. Sabate posttagmeze ni havos la eblecon
partopreni ekskurson al la natura rezervejo, kun fakaj klarigoj, kaj viziton de
malsanulejo por rabobirdoj. La plej granda intereso estas pri la instruisto de
Esperanto sinjoro Stano Marček, kiu estas eksestro de la muzika grupo TEAM,
ĉar ĉiuj lokaj homoj konas ĝin kaj estas fieraj ke li vizitos la vilaĝon. La
loka televidstacio Polar el Ostrava promesis kunlaboron. Kaj mi nome de la
organiza teamo dankas al ĉiuj, kiuj jam aliĝis al nia Esperanta lernejo.
Pavol Kaščák