Alvoko de la elektokomisiono de ĈEA

Rapide alproksimiĝas la kongreso de ĈEA kaj ne forgesu, ke enkadre de ĝi okazos balotoj kaj dependas de ni ĉiuj, membroj de ĈEA, kia skipo da funkciuloj gvidos la asocion dum la venontaj 3 jaroj.

Mi volas emfazi, ke en la kongreso 2011 estis akceptita nova Elektoregularo, kun kiu vi povas konatiĝi ĉi tie (en la ĉeĥa lingvo). Lia ĉefa trajto estas, ke la plej forta akcento estas donata al la elekto de la estonta prezidanto, kiu enkadre de sia kandidatiĝo devas prezenti ne nur siajn viziojn, sed ankaŭ la kandidatojn por la komitato, kun kiuj li planas gvidi la asocion. La tasko de la elektokomisiono do estas trovi kandidatojn por la posteno de la prezidanto kaj serĉi konvenajn kandidatojn ankaŭ por aliaj postenoj en la komitato kaj tiujn rekomendi al la prezidanto-kandidatoj. Unu kandidato por la komitato povas esti (kaj eĉ estas rekomendite, ke estu) en la skipoj de pluraj prezidant-kandidatoj.

Ĝis nun estas nur unu kandidato por la posteno de la asocia prezidanto. Se iu el la membroj de ĈEA volus kandidatiĝi kiel kontraŭkandidato, bv. kontakti almenaŭ unu membron el la elektokomisiono (Jana Melichárková, Věra Podhradská, Petr Chrdle). Kaj ankaŭ tiuj el vi, kiuj pretus helpi al la gvido de la asocio kiel unu el la membroj de la komitato bv. aliĝi ĉe ni aŭ rekomendu iun, kiun vi konsideras konvena kandidato. La kondiĉo estas, ke la kandidato devas esti membro de ĈEA, pli ol 18 jaraĝa, kaj devas pruveble konsenti kun la kandidateco.

La plej mankanta(j), do dezirata(j), estas kandidato(j), kiuj volus okupiĝi pri la informado (precipe ekster Esperanto-movado) kaj/aŭ pri serĉado de monrimedoj por diversaj asociaj projektoj, sed klaras ke tio ne estas kondiĉo.

Mi turnas min ne nur al unuopaj membroj de ĈEA, sed ankaŭ al Esperanto-kluboj kaj sekcioj, ke oni pripensu dum siaj kunvenoj konvenajn kandidatojn – kaj se vi konsideros iun konvena, bv. informi nin, ke ni ŝin aŭ lin kontaktu.

Nome de la elektokomisiono: Petro Chrdle, chrdle@kava-pech.cz


  • publikita 16. 6. 2014
  • 981 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024