Alvoko por la Magistraj studoj pri interlingvistiko 2023–25

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias la internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. En la jaro 2022/23 startis na unuan fojon 2-jaraj magistraj studoj pri interlingvistiko por internacia stedentaro enkadre de fako Lingvistiko kaj informmastrumado en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturo.

Grupo de studentoj 2022–24

Ĉu vi volas:

  • altnivele (C2) scii esperanton kaj la anglan?
  • akiri sperton en tradukado inter la du lingvoj?
  • superi la problemojn en interkultura komunikado?
  • studi internacian lingvopolitikon?
  • analizi la esperantan gramatikon kun ĝiaj specifaĵoj en komparo kun aliaj lingvoj?
  • koni esperantajn literaturon, kulturon kaj movadon en monda kunteksto?
  • konatiĝi kun konstruitaj lingvoj el la pasinteco kaj nuntempo?
  • spertiĝi en la uzo de komputiloj por lingvaj taskoj (fontoj, vortaroj, retejoj, tradukprogramoj ktp­.)?

studi en internacia grupo?

Tiam elektu la magistrajn studojn pri interlingvistiko de AMU, en la alloga universitata urbo Poznano (duonvoje inter Berlino kaj Varsovio)! La surlokaj 2-jaraj studoj valoras 120 kreditpoentojn kaj donas magistran (master) titolon. La lingvistikaj studobjektoj estas en esperanto, tiuj pri informmastrumado en la angla. Anglalingvanoj povos studi alian lingvon anstataŭ la angla.

Informoj: interlin@amu.edu.pl kaj https://kml.amu.edu.pl/…linguistics/ Aliĝo ekde la 1a de junio 2023: https://rekrutacja.amu.edu.pl/…guistics,562

Konsultu la lernolibrojn de la Studoj: Interlingvistiko kaj Esperanta kulturo: https://interl.home.amu.edu.pl/…donajoj.html

Spektu varbfilmeton ĉe:

https://www.youtube.com/watch?…


Enmetis Milan Kolka, -miko-


  • publikita 11. 6. 2023
  • 133 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024