Aperis deka oficiala Aldono al Universala Vortaro

Universala Vortaro estas vortaro de esperantaj vortaj radikoj. D-ro Zamenhof publikigis ĝin en 1894 kaj la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer akceptis ĝin en la Fundamento de Esperanto. Ĝi estas aktualigata pere de aldonoj, kiujn publikigas Akademio de Esperanto.

Aktuala aldono (deka de 1894) enhavas 420 radikojn kaj 832 novajn vortojn – multaj el ili estas normale uzataj kaj oni eĉ ne ekkonscias, ke ili ne estas oficialaj. Ekz. Prago, Bratislavo, ĉeĥo, slovako. Temas plejparte pri kodifikado de geografiaj nomoj – ĝuste Riodeĵanejro, Telavivo (malĝuste Rio-de-ĵanejro, Tel-Avivo). La Aldono kodifikas ankaŭ kodoj de landoj. Ĉe Ĉeĥio atentindas ke ŝtatkodo estas CZ (ekz. www.esperanto.cz), tamen lingvokodo estas CS (cs.wikipedia.org). Aliaj landoj kutime havas ambaŭ kodojn identajn.

La Aldono influos venontan eldonon de PIV (la lasta Plena Ilustrita Vortaro aperis en 2020, rete vortaro.net). Oficial radikoj el La Fundamento havas oblikvon kaj asteriskon (*patr/o), neoficialaj havas nur oblikvon (Prag/o) kaj oficialigitaj havas anstataŭ la oblikvo nombron de aldono (kejl8o).

Detala priskribo de la kompleta Aldono troviĝas je la paĝo de Akademio de Esperanto. La sama teksto estas komentita je Libera Folio.

  • jk-

  • publikita 21. 11. 2023
  • 153 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024