Brno gastigos la plej grandan tutmondan renkontiĝon de esperantistoj en 2025!

Dum kelkaj longaj monatoj Ĉeĥa Esperanto-Asocio aktive strebis akiri la ŝancon gastigi la Universalan Kongreson en 2025. Post longaj traktadoj inter ČES, UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj la urbo Brno, la avide atendata decido de UEA estis farita – Brno gastigos la plej grandan mondkunvenon de esperantistoj en 2025!

La membroj de ĈEA konsentis pri la intenco strebi por la organizado de UKo (Universala Kongreso) jam en 2022. Konsiderante la fakton, ke nur la preparado de la kandidatiĝo kaj la propono de la gastiga urbo por la organiza UEA estas tempopostula afero – des malpli la postaj traktadoj inter UEA kaj la urbo Brno. En la Universala Kongreso en Torino 2023, komitatanoj de ĈEA neformale diskutis pri ĉi tiu ebleco kun la estraro de UEA, kiu bonvenigis kaj subtenis la agadon de ĉeĥaj esperantistoj. La oficialan proponon sendis la prezidanto de ČES Jiří Tomeček fine de la somero de 2023 kaj poste oni atendis, kiel rezultos la negocado inter UEA kaj la urbo Brno. Krom traktado de financaj kondiĉoj estis grave trovi taŭgajn spacojn por renkontiĝo de tiel granda grupo de esperantistoj. En la preparado de la kongreso multe okupiĝis la Brno Bureau Convention agentejo, kiu kunlaboras kun la urbo Brno por subteni turismon kaj reklami Brno-n kiel rendevuejon de profesiuloj el diversaj fakoj. La Kongreso de Esperantistoj en 2025 estos tiel diversigo de ilia riĉa kunorganiza historio.

UKo estas organizata de Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu konsistas el lokaj (ĉeĥaj) esperantistoj. Nuntempe ĝi formiĝas – se vi interesiĝas partopreni en la UKo-organizado, skribu al ni. Malmultaj el la ĉeĥaj esperantistoj havas sperton pri organizado de tia aranĝo, sed la proksima kunlaboro de LKK kun la kongresa sekcio de UEA certigos, ke ĉio esenca por la sukcesa kurso de la kongreso estu ĝustatempe preparita. La funkciado de LKK estos ĉefe interreta, do loĝado ekster Brno ne estas problemo.

Ĝis nun en Ĉeĥio okazis du Universalaj Kongresoj – en 1921 kaj en 1996, ambaŭ en Prago. Vi povas legi la oficialan konfirmon de Brno kiel gastiganta urbo en Esperanto en la retejo de UEA ĉi tie.

  • joka-

  • publikita 28. 4. 2024
  • 234 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024