Ĉeĥaj esperantistoj vojaĝis al la 109a UK en Aruŝo

Unuafoje la Universala Kongreso okazis en Afriko!!! Nome en la urbo Aruŝo en la nordorienta parto de Tanzanio.


La kongreso okazis en inter la 3-a kaj la 10-a de aŭgusto. Ni partoprenis ĉi tiun kongreson kvinope el Ĉeĥa respubliko. Ĉar vojaĝi al Tanzanio estis iom pli postuleme, ni alvenis pli frue – por ke krom la kongreso ni povu ekkoni parton de la nigra Afriko: kelkajn naciajn parkojn: Manyara, Tarangire kaj la faman krateron Ngorongoro. Renkonti elefantojn, ĝirafojn aŭ leonojn en la naturo estis neforgesebla sperto por ni.


Same kiel viziti la Monton Meru kun akvofaloj, kafplantejoj, Kilimanĝaron … 

Dank' al Esperanto ni lernis multajn interesajn informojn pri la vivo en ĉi tiu ekzotika lando.

Ĉu vi scias manĝi la nacian manĝon „ugali“?

Ĉu vi konas tanzatiton? La bluan ŝtonon, kiu estas minata ĝuste en Tanzanio?


La kongreson partoprenis 596 esperantistoj el 59 landoj. Ni havis iom privilegian pozicion ĉi-jare – la venonta Universala Kongreso okazos en Brno, do ni devis esti iom pli videblaj kaj aŭdeblaj!!

Ni preparis prelegon pri Brno kaj Suda Moravio, la Unuan Bultenon, reklamfilmeton, kaj eĉ nian „kongreskanton“ – al la alloga melodio Dancu, dancu. Ni sukcesis presi la tekston de la kanto sur malgrandajn glumarkojn kun la emblemo de la kongreso en Brno, preskaŭ ĉiuj zumis ĝin.

Ni faris ĉion eblan por reklami nian landon kaj inviti homojn al la kongreso en Brno – do ni antaŭĝojos la rezulton! Ni invitas vin samtempe al spektado de la malenua prezento pri Brno kaj la regiono Suda Moravio en la videokanalo Esperanto Australia.


Prelegoj pri la 109a UK en Aruŝo okazos

– ĵaŭde 12. 9. v EK Prago – fotografisto Evgen Kovtonjuk (Євген Ковтонюк)
- ĵaŭde 26.9. v EK Prago – Mirka Tomečková
- vendrede 27.9. dum konferenco de ĈEA en Česká Třebová

Se vi volas aĉeti dum la konferenco T-ĉemizojn kaj tukojn kun emblemo de UKo 2025 Brno, bonvolu antaŭmendi ĉi tie.

  • jito-

Ligiloj


  • publikita 11. 9. 2024
  • 117 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025