Tradicia Antaŭkristnaska renkontiĝo okazis la 11-an
de decembro en la urbo Písek (Suda Bohemio). Kaj
por tiuj partoprenis, kaj por tiuj kiuj ne ĉeestis, ni enretigis
kolekton de videofilmetoj, sondosieroj, fotaĵoj kaj akompanaj
tekstoj el la bunta kultura programo.
Post la kultura matineo en la urba
biblioteko,dediĉita al Tago de E-libro kaj al adventa enpensiĝo kun d-ro Max
Kašparů (destinita ankaŭ por neE-publiko), la partoprenantoj vizitis
kulturan programon en la muzeo kaj kune ĝuis posttagmezon en spirito de
kristanaj kaj popolaj kristnaskaj tradicioj. Ni atentigas, ke krome la
ĉeĥlingvaj registraĵoj troviĝas en la ĉeĥlingva versio de tiu ĉi
retpaĝaro ĈI-TIE.
Kolekto de fotografaĵoj el la aranĝo kiel uživatelské jméno (uzulnumo) skribu sablo, kiel heslo (pasvorto) skribu ponto
Zamenhof – Ho mia kor‘ muzikigis kaj esperante kantas Pavla Dvořáková
Kristnaska kanto de Jaroslav Seifert deklamas Soňa Sádlová (ĉeĥe) kaj Zdenka Folková (esperante)
Karel Čapek – Agatono aŭ Pri la saĝo fragmento el la rakonto el „Libro de apokrifoj“
pri adventa tempo kun Max Kašparů
Ekspoziciitaj E-libroj dum la matineo
Kristnaska kanto Elkreskis
rozbranĉeto (Es ist ein Ros' entsprungen)
kantas M. Smyčka, akompanas P. Dvořáková
Kristnaska kanto: Adam – Cantique de Noël kantas M. Smyčka, akompanas P. Dvořáková
Komuna kantado – Alvenu
fidelaj
(Adeste fideles)
medito kun memfaritaj boatetoj el nuksoŝeloj
Parafrazo je Psalmo 23 (Bona paŝtisto /Televido) verkis Max Kašparů, deklamas Petr Chrdle (originala biblia teksto) kaj Max Kašparů (humura parafrazo)
Incendio – brulanta kristnaska arbeto Vladimír Dvořák kiel fajrobrigadisto
Pri kristnaska pridonacado – malgranda alparolo de Patro Xaver (Josef Kobza) – preskaŭ 90jaraĝa
Elkoran dankon al Vladimír Türk el Netolice, kiu realigis filmadon/sonregistradon kaj enretigis la dosierojn en sia Ipernity-paĝo!
PaDv
![]() | Ankro2010.programo.kantaro.doc (75 kB) |
![]() | Seifert_Kristnaska.kanto.Vánoční píseň.doc (26 kB) |
![]() | Čapek_Agatono.doc (37.5 kB) |
![]() | Maoria.poezio_Maorska.poezie.doc (26 kB) |
![]() | Parafrazo_je_Psalmo_23.jpg (186.76 kB) |
![]() | Zamenhof_Ho.mia.kor.doc (24.5 kB) |
#1 Kalný
Antaukristnaska Renkontigho estis tre bela, impona kaj kortusha. Dankegon al tiuj, kiuj meritas pri tio. Precipe al Pavla Dvořáková!!!