ĈEA 50jara

Ĝuste hodiaŭ antaŭ 50 jaroj komencis konstitucia kongreso de ĈEA, kiu okazis en la tagoj 29–31 de marto 1969 en la kulturdomo Besedni dům (kie nun havas sian sidejon filharmonio).


La fonda traktado realiĝis la 30-an de marto kaj partoprenis ĝin ĉirkaŭ 400 personoj. Dum la kongreso estis akceptita statuto, fonditaj sekcioj, elektita nova estraro kun Josef Vitek kiel prezidanto kaj elektitaj unuaj honoraj membroj de ĈEA. Ankaŭ estis akceptitaj Programdeklaro de ĈEA kaj Programdeklaro de junulara sekcio – detale vi povas rigardi Starto 1/2009 kaj en la retejo http://www.esperanto.cz/…i-sjezd-1969.

Konstitua ĈEA-Kongreso en Brno

Pri la situacio de Esperanto antaŭ la refondiĝo de ĈEA vi povas informiĝi en kompleksa prelego prezentita en 1971 en EK Brno:

František Sviták – Historio de Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio en 1952–1968. Skribe aranĝis inĝ. Jan Werner.


Brno – kiel loko por la konstitucia kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio estis klara – loko de la unua esperantista societo.

Kaj Brno estis elektita ankaŭ ĉi-jare kiel kongresloko – omaĝe al 50-jariĝo de ĈEA. Nia ĉi-jara, jam la 17-a, kongreso okazos inter la 17–20 de oktobro (ĵaŭdo-dimanĉo) 2019 en la Mezlernejo de Informadiko, strato Čichnova 23, Brno. Danke al sinjoro O. A. Fischer vi povas jam nun rigardi, kiel la plej facile atingi la kongresejon.

Vidu ankaŭ turisman prospekton pri Brno en Esperanto.

-lh-; -pd-


Soubory
pdf Kiel atingi kongresejon1.pdf (519.61 kB)
pdf svitak-frantisek_historio-de-e-movado.pdf (1.48 MB)

  • publikita 29. 3. 2019
  • 728 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Utila paĝo, precipe por pli junaj esperantistoj, ĉefe dank' al ligo al Historio... de F. Sviták.

před 6 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024