Trilanda konferenco sukcese okazis inter la 27-a kaj la 30-a de
septembro 2012 en la urbo Břeclav, kun partopreno de 100 aliĝintoj el
7 landoj. Dokumentado pri la aranĝo ankoraŭ prilaboratas. Tamen, precipe por
nepartoprenintoj ni alportas nun kvar dosierojn prezentitajn kadre de la
oficiala komuna programo.
La unua estas ĝenerala prezento de Ĉeĥa
Esperanto-Asocio, trarigardo de ĉiuj bazaj informoj pri la organizo
kaj ĝiaj nuntempaj aktivecoj.
La dua estas historia/kultura bildprezento de
Sudmoravia regiono, en kiu okazis la aranĝo, enhavanta plejparte
fotografaĵojn de elektitaj plej gravaj vizitindaĵoj.
Ambaŭ dosierojn vi povas elŝuti ĉi-sube kaj sekve trarigardi. Ambaŭ estas en la formato pptx (PowerPoint). Se vi ne posedas la programon en via komputilo, vi povas senpage elŝuti programon por trarigardado de tia formato PowerPointViewer (ĝi troviĝas ekzemple ĈI-TIE – eblas elekti ankaŭ ĉeĥlingvan version).
La tria estas informo pri raporto de UEA-ĉefdelegito por Ĉeĥio Petr Chrdle. Ĝi estas elŝutebla ankaŭ ĉi-sube en la formato RTF (por uzantoj kaj de Word, kaj de OpenOffice). La raporto aperos ankaŭ en la 4-a numero de Starto.
La kvara dosiero estas mallonga filmo (parto de
la filmo el la populara ĉeĥa vojaĝa filmserio „Biciklovagoj“) destinita
ĝuste al vidindaĵoj de la urbo Břeclav, gastiganta la
Trilandan konferencon, kiun omaĝe al aŭspicianto de la aranĝo, la urbestro
Oldřich Ryšavý, tradukis kaj al Esperanto dublis Vladimír Türk. La
filmeton vi povas rigardi
ĈI-TIE.
Ceterajn labormaterialojn prezentitajn en la ĉeĥa lingvo (agadraporto de ĈEA kaj agadplano por 2013) ĈEA-membroj povas elŝuti en ĉeĥlingva parto de tiu ĉi retejo.
P.S. 16.10. en la gazeto „La Ondo de Esperanto“
aperis artikolo de Miroslav Malovec, kiu resumas kompletan programon de
la Trilanda konferenco. La artikolon vi povas legi ĈI-TIE.
padv
![]() | prezento de CxEA.ppt (3.27 MB) |
![]() | Suda Moravio.ppt (10.4 MB) |
![]() | Informo pri raporto de UEA-cxefdelegito por Cxehxio.rtf (8.01 kB) |