El televida arkivo - io por amuziĝi

Kun plezuro ni prezentas al vi la unuan el la konkretaj rezultoj de la ĉi-jara aranĝo Sabla Printempo – de la grupo por prilaboro de mallongaj filmoj.


Lastjare tra Ĉeĥio pere de retmesaĝoj cirkuladis ligilo al sukcesa mallonga riporto, elsendita de la Televidstacio „NOVA“, nomita „Ankaŭ ĉeĥa polico devas ŝpari!“.

Kvarmembra grupeto de partoprenantoj de Sabla Printempo, kiu okazis la unuan aprilan semajnfinon en Milevsko, pretigis por vi tiun ĉi programeron en ekskluziva esperanta dubloformo!

La projekto kompreneble estiĝis precipe pro studkialoj, por interna bezono kaj por nekomercaj celoj.

Traduko, tondo kaj reĝisorado Vladimír Türk, voĉoj Lena Holubová, Jaroslava Malá, Petr Chrdle kaj Vladimír Türk.

Elekto de la temo ne estis hazarda – ja la aranĝo komenciĝis ĝuste la 1-an de aprilon (la ŝercotagon) …

La filmeton vi povas rigardi musklakinte al la ligilo ĈI-TIE.

Ni deziras al vi agrablan amuziĝon!

pd


  • publikita 8. 4. 2011
  • 1485 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Liba

#1 Liba

... vere amuza kaj bone farita. Gratulon, daurigu tiele!
Liba

před 14 lety
Jaroslava

#2 Jaroslava

...mi estas la komencanto, sed kia bela parolado! Mi ne povas kredi gxin! Gxi estas evidente ke la sxarkmodulo audacity estas la utila laborilo. Gratulon Vladimir! La blondulino.

před 14 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024