Elŝutu senpage la novvestitan revuon Esperanto

La revuon Esperanto de UEA ekde la januara numero kompilas nova redaktoro, Fabrício Valle. Tiu numero de la Revuo estas jam finredaktita, nun ĝi estas presata kaj atingos la abonantojn en papera formo en januaro.

La redaktora ŝanĝo ĉi foje signifas ankaŭ okulfrapan ŝanĝon de la ekstera aspekto kaj ankaŭ enhave la redaktoro celis fari la oficialan organon de UEA vigla kaj leg-invita.

Por ke ĉiu ajn esperantisto povu konatiĝi kun la plursence freŝa revuo, la januara numero estas libere elŝutebla ĉe: http://www.uea.org/…o/index.html aŭ sube ĉi-paĝe.

Kvankam temas pri la unua numero de la jaro 2014, Fabrício Valle nomas ĝin sia „nula“ numero, kiu estas ankoraŭ iel eksperimenta kaj eble ne libera de malglataĵoj. Li pensas, ke necesos ses numeroj, ĝis la revuo firme trovos sian vojon enhave kaj aspekte, kaj volonte la nova redaktoro akceptus ĉiaspecan kontribuon, rimarkon, proponon en la novestablita FORUMO DE LEGANTOJ ĉe https://plus.google.com/…936702585531

fonto: Ret-Info


Soubory
pdf Revuo Esperanto 2014-1.pdf (2.06 MB)

  • publikita 27. 12. 2013
  • 1136 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024