La 6a-n de marto 2023 Universitato Pardubice – Fakultato de Transporta Inĝenierio (Dopravní fakulta Jana Pernera) kunlabore kun Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio organizis internacian seminarion „Eŭropaj fervojoj“, kies temo estis „Daŭripova fervojtransporto“.
La seminario okazis kiel parto de la projekto Verden kaj en la kadro de la 30-a datreveno de ekesto de la Fakultato de Transporta Inĝenierio de la Universitato Pardubice.
La unua preleganto Rodica Todor (Rumanio) prezentis la projektpn Verden, poste Lars Sözüer (Germanio) prelegis pri fervojo kaj biciklado. Sekvis prelego de Vito Tornillo (Italio) pri Intermodala transporto en Italio kaj najbaraj landoj. Post paŭzo oni havis la eblecon aŭskulti prelegon „Ĉeĥa Fervojadministracio Správa železnic, s.o. kaj strategio de daŭripova evoluo“ de Roman Štěrba. La lasta prelego de Francesco Maurelli (Italio) estis dediĉita al rilatoj inter robotiko kaj daŭripoveco.
Ĉiuj prelegoj estis interpretitaj el Esperanto en la ĉeĥan lingvon krom prelego de R. Štěrba, kiu prelegis ĉeĥe, sed lia prelego estis tradukita al Esperanto. La tradukado estis grava, ĉar partoprenantoj ne estis nur esperantistoj, sed ankaŭ neesperanta publiko, ĉefe studentoj, instruistoj kaj fakuloj en fervojo. Surloke partoprenis 36 aŭskultantoj kaj multaj aliaj uzis eblecon spekti seminarion per interreto, inter ili esperantistoj el Polando, Slovakio, Hungario, Romanio, Kroatio, Italio, Germanio, Danio, Francio kaj Belgio.
Post prelegoj okazis faka ekskurso al la universitata trafiksalono, kie la partoprenantoj povis provi regadi itineron de trajnoj.
Ni tre dankas al sinjoroj Jaroslav Matuška kaj Ladislav Kovář, kiuj preparis tiel interesan kaj sukcesan aranĝon, kiu servis ne nur por kontaktigi esperantistojn – fervojistojn ka interŝanĝi aktualajn fakajn informojn, sed ankaŭ montri al la ĉeĥa faka publiko praktikan valoron kaj komunikan utilecon de Esperanto.
Ladislav Hakl