En Prago nun ekzistas haltejo de Zamenhof

La 1-a septembro portis al praganoj multajn ŝanĝojn en la urba trafiksistemo. Kelkaj linioj estas nuligitaj, de kelkaj lokoj oni jam ne povas direkte veni al iu alia loko, ĉar oni nuligis direktan konekton, tamen ekzistas unu tre interesa ŝanĝo.

Haltejo „Stavoservis“ nove havas nomon laŭ la strato de Zamenhof. Kompreneble, tiu ĉi ŝanĝo certe ne estas ideo de esperantistoj. Tiu ĉi ideo estas de Transporta kompanio de Prago – celo estas faciligi al homoj vojaĝojn kaj pli facile serĉi konekton al la strato de Zamenhof, ĉar antaŭe oni devis scii, ke oni serĉu „Stavoservis“ (Konstru-servo). -mir-

Vít Guglielmo Mišurec je haltejo de Zamenhof en Prago


  • publikita 2. 9. 2012
  • 1805 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Robert Kaminski

#1 Robert Kaminski

Tamen mi gratulas :-) Mi registras la haltejo kiel nova ZEO en Cxehio. Se eblas sendu al mi informon pri tago en kiu aperis nova nomo de haltejo. Cxu de la 1a de septembro?
Amike Robert KAMINSKI, ZEO-delegito de UEA

před 12 lety
https://twitter.com/cursdesperanto

#2 https://twitter.com/cursdesperanto

Cxu vi konas https://twitter.com/cursdesperanto?

před 12 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024