Esperanta kulturo - koncize en la libro

La membroj de UEA aŭ abonantoj de la Revuo Esperanto povis legi en la maja numero recenzon pri la unika libro Esperanta kulturo. Nun ĝi oficiale senpage elŝuteblas, do ne maltrafu la brilan okazon havi kaj legi ĝin!

La libro estas kolekto de artikoloj verkitaj de instruistoj kaj studentoj de la Adam Mickiewicz Universitato en Poznano, en la fako de Interlingvistikaj Studoj. Entute 15 ĉapitroj priskribas elementojn de la Esperanta kulturo, kiel ekzemple frazeologion (kiel vi kompletigus la frazon 'Ne ŝovu la nazon …), teatron, filmon, gazetaron, radielsendojn, muzeojn kaj aliajn.

Se vi volas pli detale ekkoni la tutan enhavon, vi povas elŝuti la libron kun koloraj bildoj en PDF formato (sube de la koncerna pagxo sub la titolo „Załączniki“). La presita versio nuntempe estas disvendita. Tiu ĉi estas la dua libro en planita trilogia serio, la unua jam publikigita estas Interlingvistiko: Enkonduko en la sciencon pri planlingvoj de Věra Barandovská-Frank (elŝutebla ĉi tie).

  • jk-

  • publikita 17. 9. 2023
  • 348 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024