La 26-an de septembro 2024 kadre de la Eŭropa Tago de
Lingvoj okazis en Prago kaj Brno du aranĝoj kun partopreno de
esperantistoj.
La ĈEA-reprezentantoj reprezentis Esperanton ĉe la
tiel nomata Speak-dating. Ĵaŭde la 26an Karola
Universitato invitis reprezentantojn de preskaŭ 30 eŭropaj lingvoj al la
Kampuso en la strato Hybernská. Ĉiu havis sian propran tablon, kie interesatoj
el la publiko povis sidi por kvin minutoj kaj provis simplajn frazojn en la
koncerna lingvo.
La starto je la tria horo estis iomete malrapida, sed ekde la
kvara horo la nombro de interesiĝantoj signife kreskis kaj pluraj atendis en
mallonga vico por Esperanto. Post enkonduka prezento en Esperanto kaj kelkaj
demandoj, estis loko por demandoj. Verŝajne la plej ofta estis: „Kie oni
povas paroli ĝin?“, do estis menciitaj diversaj esperantistaj aranĝoj kaj
precipe Universala Kongreso de Esperanto en Brno venontjare. Gvidilo pri Brno en
Esperanto kaj Esperanto-broŝuro en via poŝo estas libere disponeblaj por
interesatoj.
En Brno, membroj de la Brno-klubo konigis al esperanto
interesatojn jam lunde la 23-an de septembro ĉe Moravské náměstí (Moravia
placo).