Esperanto kiel la 24-a lingvo de EU? Subtenu la francan peticion!

Nova franclingva peticio „destinita al la eŭropaj politikaj respondeculoj“ aperis sur la multlingva retejo AVAAZ. Se vi persone konsentas kun ĝi, bv. dediĉi unu minuton de via tempo kaj subteni tiun ĉi la iniciaton per via nomo!

Jen la teksto de la peticio :

„Ni, civitanoj de Eŭropo kaj de la mondo, ni vokas vin fari el Esperanto la 24an lingvon de Eŭropa Unio, por Eŭropo pli demokrata kaj pli justa rilate al ĉiu lingvo kaj kulturo de la kontinento. Elekti Esperanton prefere al la angla, tio estas plia paŝo en la eŭropa konstruado. Mankas debato je la eŭropa nivelo, Eŭropo ne devas esti nur ekonomia, ĝi devas esti ankaŭ Eŭropo de la popoloj.“

KIEL SUBSKRIBI LA PROPONON?

Simple kaj rapide! Unue legu la tutan suban tekston kaj poste

musklaku al jena ligilo:

http://www.avaaz.org/…elle_de_lUE/

Sur la dekstra flanko de la paĝo al la rubriko email bv. skribi unue vian retpoŝtan adreson, post al la nove aperinta rubriko skribu ĝi vian nomon, poste elektu per sageto la landon (kaze de Ĉeĥio République Tchéque) kaj apud ĝi skribu poŝtkodon de via loĝloko. Poste klaku al la vorto „SIGNER“ (= subskribi).

La iniciatintoj promesas ne partumi viajn indikojn kun la tria parto. En la surreta listo aperos nur via nomo kaj lando, NE via adreso.

Por rajti ĝin prezenti por oficiala pritrakto necesas kolekti 10 000 subskribojn. Jam homoj el multaj landoj aliĝis. Ankaŭ kun VIA HELPO ni povos sukcesi!

KORAN ANTAŬDANKON!

padv


  • publikita 14. 2. 2013
  • 2312 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Post enskribo de mia retadreso aperis neniu rubriko por enskribi nomon kaj elekti landon, estis nur ebleco klaki al SIGNER. Sed sen nomo kaj lando mia subskribo evidente ne validas.

před 12 lety
Rosa Ebel

#2 Rosa Ebel

Esperanto

před 12 lety
Momcilo Moso Pavlovic

#3 Momcilo Moso Pavlovic

Dankon, mi subskribis

před 12 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024