Sur teritorio de Ĉeĥio Universala Kongreso okazis
nur dufoje, en 1921 kaj en 1996. Dum tiuj ĉi tagoj ni rememorigas tiun unuan,
kiu okazis ekde la 31-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto en Prago en la fama
palaco Žofín (legu Ĵofin) sur t.n. Slava insulo. Tamen la inaŭguro okazis en
secesia Municipa domo, sur kies loko staris ekde la 14-a jarcento rezidejo de la
ĉeĥa reĝo Venceslao la Kvara (filo de Karolo la Kvara), nomata Reĝa
Kortego.
La praga kongreso, kiu bonvenigis entute 2561 partoprenantojn el 36 landoj, estis fakte la 13-a post Boulogne sur Mer, sed samtempe la 7-a kongreso de UEA, unuecigo okazis nur poste.
partoprenantoj de la kongreso, fonto www.bildarchivaustria.at
Kiel observanto la kongreson partoprenis tiam i.a. Nitobe Inazo, ĝenerala vicsekretario de Ligo de Nacioj, kiu klopodis pri starigo de lingva egaleco kaj justeco en tiu ĉi organizo. Lia portreto nuntempe troviĝas sur kvinmiljena bankbileto . Sekve li skribis por LN tre favoran oficialan raporton, prezentitan al la Ĝenerala Asembleo, en kiu li nomis Esperanton „motoro de la internacia demokratio“, esperantistojn li indikis kiel " seriozajn inteligentajn civitanojn", idealismajn kaj individualismajn. Kvankam Ligo de Nacioj tiam ne akceptis liajn rekomendojn pri oficiala akcepto de Esperanto, li estis ĝis sia morto en 1933 aktiva simpatizanto kaj subtenanto de nia lingvo. Nintempe lian nomon portas la internacia centro por lingva demokratio.
Dum la kongreso estis fondita i.a. Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kies honora prezidanto fariĝis la franca verkisto Henri Barbusse.
Dum la aranĝo estis ekspoziciita busto de d-ro Zamenhof
de Emanuel Kodet (nuntempe en Esperanto-Muzeo
en Svitavy), pri kiu onidire la vidvino Klara Zamenhof proklamis, ke plej
fidele prezentas la aspekton de ŝia edzo.
El la bunta kultura programo menciindas precipe historia humura
teatraĵo „Nokto en Karlův Týn“ de Jaroslav Vrchlický,
esperantigita de Miloš
Lukáš. Tradukon de tiu ĉi komedio vi povas elŝuti kaj tralegi en
almetaĵo. Dank' al sukcesa filmmuzikalo tiu ĉi teatraĵo ĝis nun apartenas en
Ĉeĥio al la plej popularaj (porinterese elekton de la plej konataj kantoj el
la muzikalo vi povas vidi ĉi-tie).
En alia dosiero troviĝas agadraporto prezentita tiam dum la kongreso, kun multo de interesaj tiutempaj detaloj (i.a. tiam nombro de UEA-membroj dum unusola jaro kreskis je 25%!). Fotogalerion el la kongreso vi povas trovi ekz. en la arkivo de Aŭstria nacia biblioteko ĉi-tie.
Miroslav Malovec (mima), Pavla Dvořáková padv)
![]() | Vrchlicky.Nokto.en.Karluv.Tyn.1.doc (561 kB) |
![]() | Dokumentaro.pri.UKo.1921.titolpagxo.1.TIF (625.82 kB) |
![]() | Dokumentaro.pri.UKo.1921.1.doc (104.5 kB) |