Filmkonkurso pri 125 jaroj de Esperanto

Germana Esperanto-Asocio okazigas konkurson per mallongaj filmoj kun premioj de entute 5000 EUR. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis absoluta profesiulo. La sola kriterio estas via kreiveco. La prezento de la plej bonaj filmoj kaj la transdonado de la premioj okazos la 15an de decembro en Berlino.

Partoprenkondiĉoj

  • Ĉiu filmo estu maksimume 5 minutojn longa.
  • La rajto pri la muziko por publika prezento devas esti certigita.
  • La personoj en la filmo permesis la uzon por publika prezento.
  • La filmfaranto garantias per sia subskribo, ke li havas ĉiujn necesajn permesojn kaj rajtojn kaj ke neniuj rajtoj de aliaj personoj estas lezitaj.
  • Post la konkurso la filmoj estos libere prezenteblaj por ĉiuj sub la “Creative-Commons-Licence (CC-BY)”.

Kio gravas?

Montru al ni, kion la lingvo Esperanto signifas al vi, aŭ montru, kiel oni povas entuziasmigi la homojn pri Esperanto. Ne gravas, kiun lingvon vi uzas aŭ kiujn teknikaĵojn. Ne ekzistas limoj ĉe la interpretado.

Kiu povas partopreni?

Ĉiuj! Amatoraj reĝisoroj, filmŝatantoj, amaskomunikilaj agentejoj por medioj, studentoj kaj kreemaj homoj el la tuta mondo.

Kio estas permesata?

Ĉio! De desegnofilmoj al dokumentantaj filmoj ĝis teatraj filmoj, ĉion ni volonte rigardos. La formato ne havas limojn, de movebla telefono al filmkamero. Ĉiu lingvo de la mondo povas esti uzata.

Kiel partopreni?

  • Limdato estas la 30a de septembro 2012.
  • Ĉiuj filmoj faritaj en 2012 estas akceptataj.
  • Necesas sendi la filmon en kutima teknika formato (ekz. mov, mpeg, avi, DVD).
  • Bonvolu ne sendi originalojn ĉar ni poste ne povos resendi ilin.
  • Partopreno eblas nur per poŝtaĵo al: Kurzfilmwettbewerb – Germana Esperanto Asocio, Silberburgstraße 82, 70176 Stuttgar­t/Germanio

Premioj

  • Plej bona filmo: €2000
  • Plej bona ideo: €1000
  • Plej bona filmo en Esperanto: €1000
  • Premio de la publiko: €1000

Jura traktado de la rezulto ne eblas. Se Germana Esperanto-Asocio ne ricevos sufiĉe multajn filmetojn, ĝi rezervas al si la rajton, elŝuti ne ĉiun premion.

Ĉu estas pliaj demandoj?

Skribu al kurzfilmwettbewerb@esperanto.de aŭ telefonu al Rainer Kurz +49–163–3873785. Por tradukoj al Esperanto aŭ la germana lingvo Germana Esperanto-Asocio estas je via dispono.


Soubory
pd Esperanto - Konkurso pri mallongaj filmoj - 125 jaroj de Esperanto.pd (198.39 kB)

  • publikita 17. 8. 2012
  • 1269 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024