Vojaĝi virtuale tra 16 landoj de la tuta mondo pere de Esperanto ebligas al vi rezultoj de la internacia filma konkurso de UEA kaj de CRI, publikigita en 2019. Inter la konkursaĵoj aperis ankaŭ du filmetoj pri Ĉeĥio kaj du pri Slovakio. Ni kore invitas vin al spektado de ĉiuj konkursaĵoj laŭ via elekto!
filmis Daria Slonova (volontulino de E@I)
RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris la 4-an lokon e la konkurso
filmis Pavol Kaščák,scenario Peter Baláž
RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion
filmis Daria Slonova, volontulino de E@I
RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion
filmis Peter Rybín
RIM: Laŭ rezultoj aperigitaj de UEA en Gazetaraj komunikoj 28.2. 2019 akiris honoran mencion
filmis Adam Wilkus (kiu atentigis nin pri la retligiloj)
Krome atendas vin
nome (laŭalfabete) Brazilo, Burundio, Ĉinio, Francio, Italio, Kanado, Kolombio, Meksikio, Paragvajo, Svislando, Kolombio, Usono kaj Uzbekio.
Ili estas estas akompanataj ankaŭ per subtekstoj por pli bona sekvado kaj kompreno de la parolo.
Ĉiujn menciitajn filmojn vi povas spekti en
Kreintoj de 10 plej bonaj filmetoj, elektitaj de la juĝkomisiono de ĈRI kaj UEA, estos premiitaj per partopreno en la 105-a Universala Kongreso en Montrealo.
La rezultoj kaj nomoj de la venkintoj ankoraŭ ne estis publikigitaj.
La rezultoj de la konkurso aperis en „Gazetaraj Komunikoj de UEA“: 28.2.2020.
Jen nomoj de la tri venkintaj filmoj:
1-a loko: Minga Guazú de Alexandra Mendieta (Paragvajo);
2-a loko: Atlanto, Georgio de Alekso Miller (Usono);
3-a loko: Taŝkento de Gafur Mirzo (Uzbekio).
Ni deziras al vi agrablan spektadon.
Bv. diskonigi la ligilon al viaj geamikoj!
Mia asocio, mia urbo: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo Revuoesperanto.org
Gazetaraj komunikoj de UEA 28.2.2020
Jutuba kanalo UEAviva kun ĉiuj konkursintaj filmoj (kaj alitemaj videoj)
Pavla Dvořáková (-padv-)
#1 Josef Vojáček
Estas interese per ĉi tiuj filmetoj vojaĝi tra la mondo!