Dum lastaj jaroj preskaŭ en ĉiu numero de la gazeto
Starto aperis
raporto de Floreal kaj lia ĉeĥa edzino Liba Gabalda pri iu grava internacia
esperantista evento. Li fotis, ŝi verkis tekston. Ekde 2015 sume
34 artikoloj.
Floreal Gabalda
Floreal Gabalda naskiĝis en Francio en 1946 al hispanaj gepatroj. Post la bakalaŭriĝo en 1965 li studis en universitatoj de Grenoblo kaj en la jaro 1971 ricevis titolon Doktoro-Inĝeniero. Li estis tre modesta. Poste, anstataŭ la militservo, li preferis labori kiel kooperanto kaj profesoro en Venezuela Universitato de Teknologio (IUT) en Karakaso, kie li restis kvin jarojn. Esperanton li ellernis samtempe kun sia patro fine de la 1963a jaro. Li tuj komencis serioze aktivi en Venezuela Esperanto-Asocio, en junulara movado kaj en SAT. Li estis honora membro de TEJO. Kun sia edzino li konatiĝis en la jaro 1978 dum la 63-a Universala Kongreso en Varna (Bulgario). Post la geedziĝo en Ĉeĥoslovakio ili reiris Venezuelon en la jaro 1980, kie li daŭrigis sian profesian postenon de profesoro. Kune ili aktivis en VEA. Floreal fariĝis la vicprezidanto, Liba kasistino kaj ŝi iniciatis la E-kronikon. Ili ambaŭ ankaŭ instruis Esperanton. En Karakaso naskiĝis iliaj du infanoj Belonia kaj Ideal, ambaŭ denaskaj esperantistoj. Post la malfavora situacio en Venezuelo ili revenis Francien en la jaro 1986a. Ili partoprenis multnombrajn E-kongresojn, seminariojn kaj aliajn E-aranĝojn: UK, IK SAT, IFEF, ILEI, MES, PSI, BET, jarfinajn renkontiĝojn en Germanio: IF, NR, Luminesk, seminariojn en Kvinpetalo, kastelo Greziljono, Metabief, Internaciajn E-Semajnojn en Hispanio kaj plurajn aranĝojn en Ĉeĥio. Ili ŝatis vojaĝi, viziti multajn landojn kaj ĝui esperantistan etoson. Floreal forpasis pro la kancero la 4an de decembro 2024. Li tre multe mankos al ni.
Liba Gabalda
Artikoloj en Starto
subskribitaj per la nomo Gabalda (la tekstojn vidu en la arkivo)
Starto 3/2024 – La Eŭropa Esperanto-Kongreso, Strasburgo, 8–12 majo
2024
Starto 2/2024 – 75-a IFEF-kongreso, Strasburgo, 8–12 majo 2024
Starto 1/2024 – Mediteranea Esperanto-Semajno 2024, 9–16 marto 2024
Starto 4/2023 – 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo, 12–15 oktobro
2023
Starto 4/2023 – Internacia Seminario pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto
Starto 3/2023 – 56a ILEI-kongreso kaj 79a Junulara Kongreso, Lignano
Sabbiadoro, 5–12.8.2023
Starto 2/2023 – La Mediteranea Esperanto-Semajno en „Les Issambres“,
25.2.-4.3.2023
Starto 2/2023 – La 39-a Printempa Semajno Internacia, 3–10 aprilo 2023,
Wittenberg
Starto 2/2023 – PEKO – Printempa Esperanto-Kunveno, 18–21 majo 2023
Starto 1/2023 – La 7-a LUMINESK en Heilbronn, 27.12.2022–3.1.2023
Starto 3/2022 – La 89-a Itala Kongreso de Esperanto en Breŝo,
20–27.8.2022
Starto 2/2022 – Verden kaj AMO-seminario en Greziljono, 31.3.-5.4.2022
Starto 3/2021 – Praktikado de la lingvo en Kvinpetalo, 5.-9.7.2021
Starto 3/2020 – La 6-a Esperanto-staĝo en METABIEF
Starto 1/2020 – La 14-a Mediteranea Esperanto-Semajno en Les Issambres,
29.2.-7.3.2020
Starto 1/2020 – La 18a Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden,
27.12.2019–3.1.2020
Starto 3/2019 – La 104-a Universala Kongreso, 20.-27.7.2019, Lahtio,
Finnlando
Starto 3/2019 – BET-55 en Litovio – Panevėžys, 6 – 17. 7.2019
Starto 2/2019 – La 71-a Internacia Fervojista Esperanto-kongreso, 3–9 majo
2019
Starto 2/2019 – La 13-a Mediteranea Esperanto-Semajno en „Les Issambres“,
2–9 marto 2019
Starto 1/2019 – La 4-a LUMINESK en Königswinter, 27.12.2019–3.1.2019
Starto 4/2018 – La 26-a Esperanto-semajno de la kulturo kaj turismo, Salou,
29.9.- 6.10.2018
Starto 3/2018 – La 51-a ILEI-kongreso en Madrido 20.-27.7.2018
Starto 2/2018 – La 9a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE),
11.-17.2.2018, Havano
Starto 2/2018 – La 34a PSI en Plauen, 30.3.-6.4.2018
Starto 4/2017 – La 25-a Internacia Esperanto-Semajno de kulturo kaj turismo,
Tossa de Mar, 30.9.-7.10.2017
Starto 3/2017 – La 102a Universala Kongreso, Seulo, 22.-29.7.2017
Starto 3/2017 – La 90-a SAT-kongreso, Seulo, 29.7.-5.8.2017
Starto 2/2017 – La 11-a Mediteranea Esperanto semajno en „Les Issambres“,
4.-11.3.2017
Starto 1/2017 – La 15-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken,
27.12.2016–3.1.2017
Starto 1/2016 – La 14-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken,
27.12.2015–3.1.2016
Starto 4/2015 – La 3-a Sud-Azia Seminario en Katunayake – Srilanko,
31.10.-4.11.2015
Starto 3/2015 – La 100-a UK laŭ okulatestanto, Bulonjo ĉe Maro,
25.7.-1.8.2015
Starto 3/2015 – La 88-a SAT-Kongreso, Nitra, 8.-15.8.2015
Kelkajn liajn fotarojn el Esperanto-eventoj vi povas elŝuti ĉi-sube.
mm
![]() | FLOREAL-2024-nekrologo.pdf (459.59 kB) |
![]() | DSC04512.pdf (2.24 MB) |
![]() | gabalda_suda-koreio.jpeg (575.68 kB) |
![]() | gabalda_PSI_2018.jpeg (624.36 kB) |
![]() | gabalda_PEKO_2023.jpeg (615.33 kB) |
![]() | gabalda_MES_les-issambres-2017.jpeg (655.64 kB) |
![]() | gabalda_50-a ILEI-Busan.jpeg (719.45 kB) |