La 21-an de marto 2021 mortis en Budapeŝto slovaka
esperantisto, ĵurnalisto, tradukisto kaj verkisto Oldřich Kníchal, kvankam la
5-an de marto li ricevis vakcinon, sed la duan parton li jam ne ricevis.
Li naskiĝis la 19-an de oktobro
1939 en la slovaka Humenné, sed studis en Prago kaj kiam li en
1955 konatiĝis kun Esperanto, li komencis labori en junulara kaj pacmovada
E-movado,kunlaboris kun Ĉeĥoslovaka Esperanto Komitato kaj post 1969, kiam
estis fondita Ĉeĥa Esperanto-Asocio, li fariĝis redaktoro de Starto kaj
kunredaktoro de la aceĥaj numeroj de Paco. En 1979 li edziĝis al Eva Tofalvy
kaj transloĝiĝis al Budapeŝto. Komune ili verkis romanon Kiuj semas
plorante.
Legendaj estas liaj informiloj Co nevíte
o esperantu (Kion vi ne scias pri esperanto), Světadíl bez
tlumočníků (Kontinento sen interpretistoj) kaj Komenio
kaj internacia lingvo (elŝutebla ĉi-sube), kiun li verkis kun
Vlastimil Novobilský.