Forpasis Stanislav Krajíček

La 29-an de septembro 2024 subite kaj neatendite forpasis en aĝo de 68 jaroj praga pentristo kaj esperantisto Stanislav Krajíček. En Esperantujo li konatas sub la arta alinomo PANO (ĉar lia familia nomo signifas en la ĉeĥa lingvo „pantranĉaĵeto“). Li estas aŭtoro de ĉ. 1200 verkoj kaj sendube apartenas al rimarkindaj vidartistoj, meritanta diskonigon de sia verkaro. Li rememorindas ne nur kiel kreema, sed precipe bonkora, amikema kaj afabla homo.

Li naskiĝis la 29-an de julio 1956 en orienta Moravio en la komunumo Klečůvka (regiono Zlín). Li kreskis en granda familio kun 7 gefratoj.

En la 1980-aj jaroj li eklernis Esperanton en la klubo en Zlín. En 1990 li transloĝiĝis al la ĉefurbo Prago, kie li pasigis la reston de sia vivo.


Inklinon kaj talenton por arto kaj pentrado li havis jam ekde infanaĝo. Pro praktikaj kialoj li origine lernis profesion farbisto-lakisto.

En 1992 li ekstudis desegnadon ĉe la akademia pentristo Zdeněk Šorf. Sekve tutvive li plu memstudis kaj kleriĝadis pri arto kaj pentroartaj teknikoj kaj memstare evoluigis sian originalan stilon, kiu havis en diversaj vivperiodoj diferencajn aspektojn. La artan verkadon instigis precipe lia laboro de kulisopentristo en la la Filma Artakademio (ekde 1995).


Liaj bildoj kaj reliefoj eliras ne nur el lia subjektiva perceptado, sed ankaŭ el tradicia ĉeĥa pentroarto kun akcento pri la aktuala realo.

Li havis viglan fantazion kaj malfermitecon por eksperimentado pri koloroj kaj pri uzataj materialoj (latekso, akrilo, oleo, ligno aŭ tekstilo). Plejparto de liaj teknikoj estas originala kaj mem elpensita.

En pluraj siaj verkoj li esprimis sian intereson pri mitoj, misteroj kaj spiritaj aspektoj de la vivo.


Stanislav Krajíček estis prezentita dum diversaj komunaj artekspozicioj, precipe en Prago, Centra Bohemio kaj Regiono Zlín, kaj havis tridekon da memstaraj ekspozicioj ne nur en Prago, sed ankaŭ en la muzeoj Beroun kaj Roztoky, en Veltrusy, Zlín kaj aliaj urboj de Ĉeĥio, resume entute en 60 diversaj lokoj.

Lia artkatalogo entenas 977 verkojn, krom tio li kreis ĉ. 300 pliajn. Temas precipe pri desegnaĵoj kaj pentraĵoj, sed ankaŭ pri plastikaĵoj, reliefoj kaj betlehemoj. Liaj verkoj troveblas en privataj kolektoj en la tuta Ĉeĥa respubliko kaj precipe dank al Esperanto en multaj eŭropaj landoj, sed ankaŭ en Urba galerio Beroun kaj en Valaĥia sendependa nacia galerio.


En Esperantujo en 1998 li estis unu el la kunfondintoj kaj aktivaj membroj en la praga klubo E-mental', kiu apartenas sendube al la plej agemaj eĉ internaciskale. Li partoprenis ofte la klubajn aranĝojn kaj ekskursojn (ne nur enlande, sed i.a. en Slovakio kaj Italio).

En la Esperanto-Muzeo en Svitavy en decembro 2011 li prelegis pri sia persona pilgrimado al Santiago-de-Kompostelo kaj en 2013/2014 prezentis tie siajn verkojn dum la ekspozicio Esperanto kaj muzoj.

En 2014 li grave meritis pri renovigo de la Esperanto-monumento antaŭ la Kongresa Centro en Prago (la okazloko de la 81-a UKo en 1996).

Dum la menciita kongreso li ankaŭ ekspoziciis siajn pentraĵojn. Sekve de tio okazis dank al kunlaboro kun esperantistoj el la klubo Bona Stelo ankaŭ lia ekspozicio en Francio (Romans sur Isere apud Liono).


Stanislav Krajíček havis Esperantan familion. Lia edzino Květa Krajíčková (fraŭlinnome Hubnová) en la 1990-aj jaroj estis prezidantino de Esperantista Klubo en Prago kaj agis en la estraro de ĈEA. La filino Zuzana ankaŭ parolas Esperanton.

Stanislav (nomata Stáník) estis tre ŝatata de siaj geamikoj, li estis ekvilibra, afabla, bonhumora kaj kun fajna humursenso, helpema kaj komprenema, malgraŭ siaj artaj atingoj modesta homo. Li neniam ĉesis lerni kaj serĉi novajn vojojn, ne nur pri la arto. En siaj verkoj li disradiis amon al la vivo, emon al harmonio en la interhomaj rilatoj, esperon kaj kredon pri la bono en la homo kaj pri la pli supera senco de niaj vivoj.

Lia neatendita kaj tro frua forpaso estas granda perdo kaj por liaj proksimuloj kaj geamikoj, kaj por Esperantujo kaj Esperanta kulturo.


La lasta adiaŭo kun Stanislav Krajíček okazos marde la 8-an de oktobro 2024 je 12:50 en la Nova ceremonia salono en la tombejo Olšany en Prago 3 (situo surmape). La klubo E-mental' kaj ĈEA-membroj kaj estraranoj prizorgos esperantlingvan florornamon. Antaŭdankon por via partopreno aŭ esprimo de kondolencoj al kkrajickova (heliko) volny.cz, ev. pro viaj mesaĝoj sube ĉi-paĝe en la komentarioj.

Nome de la redakcio kaj de la legantoj ni esprimas nian sinceran kunsenton pro perdo de tiu ĉi rara homo. Li restadu pace en la Lumo, kiun li per si kaj siaj artverkoj disvastigis.

Laŭ niaj ebloj ni klopodos diskonigi la artan kaj homan mesaĝon de Stanislav Krajíček kaj i.a. estigi la artikolojn pri li en la ĉeĥa kaj Esperanta Vikipedio.

Niaj informoj ankaŭ en tiu ĉi artikolo estos supozeble ankoraŭ komletigotaj.

Pavla Dvořáková

Ligiloj

(kompletigotaj)


Soubory
jpeg krajicek-forpasanonco.jpeg (125.23 kB)
jpg krajicek-bildoj.jpg (334.33 kB)

  • publikita 6. 10. 2024
  • 144 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Anjo Amika

#1 Anjo Amika

Mi sendas mian kondolencon al liaj familianoj.
Stanislav ripozu en paco.

před měsícem

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024