La prelego „125 jaroj: Esperanto tiam kaj
nun“, kiun prof. Humphrey Tonkin faris en
la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro, estas
nun spektebla en la Reta Kinejo de UEA. La novembra Malferma Tago estis la lasta
oficiala progamero de UEA en ĝia agado ĉirkaŭ la 125-a datreveno de la apero
de la Unua Libro de Esperanto. Koincide, kiel Tonkin atentigis komence de sia
prelego, ankaŭ la domo de la Centra Oficejo havis sian 125-an datrevenon
ĉi-jare.
La prelego estas spektebla en
La prelego de Humphrey Tonkin fariĝis kvazaŭ resumo de la jubilea jaro. Ĝia unua parto temis pri la historio de Esperanto, vidata en la kunteksto de la ĝenerala historio de ideoj kaj de la socia-politika evoluo. En la dua parto Tonkin pritraktis, intence eĉ iom provoke, la defiojn, kiujn la Esperanto-movado kaj precipe UEA nun alfrontas antaŭ la interreta revolucio.
La filmo, realigita de Francisco L. Veuthey, daŭras 1 horon kaj 8 minutojn. Krom la prelego, ĝi enhavas ankaŭ la diskuton, kiu okazis post la prelego.
Aliajn interesajn filmojn publikigitajn de UEA vi povas spekti en ĝia ipernitia paĝo ĈI-TIE.
fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA
#1 cheap fifa coins ios
Thanks for sharing such a pleasant thought, piece of writing is fastidious, thats why i have read it entirely|
cheap fifa coins ios http://docs.blackicegames.de/index.php?title=Benutzer:GarySpadyrve