Interesa prelego pri interreta trompado

Kiel vi ŝajne scias de la novaĵo, kiu aperis en majo en nia retejo, Esperantista klubo en Brno kaj Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj. Hodiaŭ ni ŝatus informi vin pri alia interesa kaj utila prelego.

Interreto estas sen duboj utila servo en kazo, ke vi bezonas serĉi diversajn informojn. Ĝenerale oni povas diri, ke vi povas ankaŭ ŝpari monon kaj tempon, ĉar oni povas facile mendi multajn servojn per interreto (ekzemple librojn, flugbiletojn, feriojn de iu vojaĝoficejo ktp.) aŭ administri bankan konton.

Tio ja portas ankaŭ kelkajn riskojn. Unu el ili estas problemoj kun trompado. Oni povas estis trompitaj per telefono, retpoŝto aŭ komputilaj virusoj. Tamen estas facilaj eblecoj de defendo. Kiaj?

Pri tio prelegis la unuan de oktobro Milan Kolka, membro de ambaŭ menciitaj kluboj. Kaj ankaŭ tiu ĉi prelego estis publikigita en ilia komuna retejo.

Kaj jen la ligilo al la prelego. Agrablan legadon! -mir-


  • publikita 15. 10. 2014
  • 1267 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jarka Malá

#1 Jarka Malá

Mi ne povas penetri al la anoncita ligilo... ĉu viruso?

před 10 lety
Miropiro

#2 Miropiro

La ligilo jam funkcias :-)

před 10 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024