Interesaj filmoj: Mallonga 3D filmo pri la planedo Tero - esperantlingve dublita

En nia rubriko „Interesaj filmoj“ ni ŝatus hodiaŭ vin inviti sekvi mallongan 3D animacian filmon nomitan Espero? (Hope?), kiu estiĝis kiel abiturienta filmo en Britio kaj akiris plurajn aprezojn en internaciaj konkursoj kaj festivaloj.


Ĝiaj kreintoj estas Simone Giampaolo, Yifan Hu kaj Henrik Linnes el Nacia Centro por Komputila Animacio en Bournemouth.

Temas pri sprita, amuza, sed ankaŭ eduka komedio pri tio, kiel Gaia, nia planedo Tero, renkontiĝis kun la homaro, kaj pri problemoj, kiuj sinsekve estiĝis pro tio por ĝi ( aŭ Ŝi?).

La filmo elstaras pro ĉarma kaj tute originala vidaspekto. Ĝi havas anglalingvajn subtekstojn kaj kiel la unua 3D animacia filmo estas plene dublita al Esperanto.

Viaj impresoj kaj komentoj ĉi-paĝe estas bonvenaj!

padv


  • publikita 5. 11. 2013
  • 1342 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

helena tlachova

#1 helena tlachova

bonan tagon karaj Esperantistoj.hodiau mi vidis ci tiu mallonga filmon.mi estas pensiulino,sed bedaurinde,mi ne havas tempo,kaj mi ne scias kiel meti en la pagojn miajn fotojn miaj travivajojn kun Esperanto.mi volus danki sinjorino pavla dvořáková.Esperanto estas mia amo,sed precipe sano,kredo,familio,kaj tuj Esperanto.dum la somero,vizitis min 3 Esperantistinojn el francio kaj 1 el suda koreo.dank Esperanto mi havas geamikojn en tuta mondo.lernu Esperanto kaj ankau vi esto felica kaj havos multe da geamikojn.mi deziras ciujn geamikojn sano,felico,amo kaj optimismo.sincere salutas vin helena

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024