Ni proponas al vi por spektado plurajn videojn el virtuala kinejo,
kiun en Interreto disponigas Universala Esperanto-Asocio.
La plej freŝe alŝutita filmo estas:
Věra
Barandovská-Frank (Ĉeĥio-Germanio) – Dialogo kaj interkompreno en la
interlingvistika laboro de Otto Jesperse n (prelego prezentita dum Kongresa
Universitato dum UKo en Kopenhago 2011)
Krome ni rekomendas por spekti la jenajn filmojn:
Amri Wandel
(Israelo) – Serĉado de ekstertera inteligenteco
Humphrey
Tonkin – Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo
Pri homoj kaj
verkoj – Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari prezentas la libron „Pri
homoj kaj verkoj“ en la 37-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la
24-an de novembro 2012. La libro enhavas 11 eseojn de 9 aŭtoroj, premiitajn
en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aliaj filmoj de UEA viva estas videblaj ĉe
youtube.com/ueaviva
Kadoja
Hidenori – Vikinga epoko, naciismo kaj historiografio
Ĉiujn videojn vi povas spekti ĈI-TIE.
padv
#1 Jindrich Kostalek
Ĝi estas bona ideo atentigi aliajn, ke ekzistas multaj (kaj bonaj) filmoj, filmetoj kaj videoj en interreto. Ekz. en youtube oni povas trovi dekojn de videoj.