Interesiĝo pri magistraj studoj: specialiĝo Interlingvistiko kadre de Lingvistik

En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj. Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmanaĝado por internacia studentaro (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:

  • kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
  • lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
  • internacian kaj interkulturan komunikadon
  • analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
  • kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj.
  • Tradukadon inter la angla kaj esperanto
  • Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).

Poznan, 08.03.2022 Prof. dr hab. Ilona Koutny Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj http://interl.amu.edu.pl Adam Mickiewicz Universitato ikoutny@amu.edu.pl al. Niepodleglosci 4. PL-61–874 Poznan

Por pli da informoj bonvolu kontakti prof. Koutny.


  • publikita 23. 3. 2022
  • 244 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024