Internaciaj virtualaj aranĝoj ofertas por ĉiuj senpagajn videoprogramojn

Pro la koronviruso internaciaj kongresoj kaj aliaj tradiciaj aranĝoj plejparte estis aŭ nuligitaj, aŭ devis esti realigitaj nur distance. Tamen pere de interreto ili sekve disponigis sian programon, kiun povas daŭre senpage ĝui por sia kleriĝo kaj amuziĝo ankaŭ la nepartoprenintoj. Bonvolu elekti laŭ via gusto el inter Universala (ĉi-foje Virtuala) Kongreso kaj MondaFest', SAT-Kongreso, Somera Esperanto-Studado, Usona Landa Kongreso, Aŭstralia Landa Kongreso kaj ILEI-Konferenco kaj klaki al iliaj videokanaloj!

1) VIRTUALA KONGRESO (1.-8.) KAJ MONDAFEST' (20.6.-20.9.)

La virtuala formo de la neokazinta 105-a UK en Montrealo fine allogis duoblon de la fizike atenditaj aliĝintoj – entute 1954 personojn el 95 landoj

videokanalo UEAviva

  • pli ol 40 mallongaj filmoj prezentitaj kadre de la VIRTUALA MOVADA FOIRO – pri naciaj kaj internaciaj Esperanto-organizoj, kulturaj institucioj kaj projektoj
  • plurhoraj programoj kadre de la Tagoj de Eŭropo, Afriko kaj Ameriko (kun detala horaro)
  • diskuto pri la „Celoj por la daŭripova evoluo“
  • k.a.

Ni atentigas: inter la plej lastaj alŝutitaj programeroj je aktualaj temoj estas

Prelego de Peter Baláž Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj? (8.12.2020, 49.25)

Prezento Venontaj UK-oj: Belfasto 2021 9.12.2020, 22:02



2) LA 93-A SAT-KONGRESO (26.-31.7.)

videokanalo Sennacieca Asocio Tutmonda

  • Carlo Minnaja – Historia romano en la Esperanto-literaturo
  • Javier Alcalde – La savenda memoro de la laborista movado
  • Iza Walentynowicz – Podlaĥio – regiono de pluraj kulturoj
  • Pŝemek Wierzbowski – Vikifontaro, projekto de kolektejo por Esperanto-tekstoj
  • Kira Polischuk – La novnorvega: situacio en Norvegio kaj komparo kun Esperanto
  • Françoise Noireau – Kvizo pri monda muziko per violono
  • Koncerto de Kim Henriksen
  • kaj aliaj prelegoj kaj kunvenoj de unuopaj frakcioj
  • laŭtagan superrigardon de la programo vi povas sekvi en Vikipedio


3) SES – SOMERA ESPERANTO-STUDADO (18.-26.7.)

Tradicia aranĝo de E@I, kiu ĉi-jare devintus unuafoje okazi en Ĉeĥio en la urbo Kroměříž

videokanalo E@I

  • 3 gramatikaj anguloj kun Bertil Wennergren, aŭtoro de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj Birke
  • Heidi Goes – prelego pri Arbarĝardenado
  • poeziaj duonhoroj kun Jorge Camacho kaj Nicola Ruggiero


4) LA 68-A LANDA KONGRESO DE ESPERANTO-USA (12.-18.7.)

videokanalo Esperanto-USA

  • Grant Goodall – Ĝisdatigo pri ESF (Esperantic Studies Foundation)
  • Humprey Tonkin – 75jariĝo de UN
  • Chuck Smith – Estonto de Amikumu
  • Karlo Mays – pri la retejo Radaro.org
  • Rhanda Hasley – Spertoj de blindulino en Esperantujo
  • Jordon Kalilic – Esperanto en prizonoj (malliberejoj)
  • koncerto de Majko Hakanto
  • k.a.

Programo de la kongreso



5) Unutaga Virtuala Kongreso de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (7.6.)

videokanalo Esperanto Australia

  • Duncan Charters: Esperanto dum KOVIM-19
  • Gábor Markus – La ĉefaj sociosciencaj kialoj kaj efikoj de KOVIM-19, kaj kiel Hungario sukcesis trakti la epidemion
  • Trevor Steele – Historiaj pandemioj kaj la sekvoj
  • Anna Löwenstein – Kenwood House
  • Renato Corsetti – La angla kaj Esperanto
  • Katalin Kováts – Gravaj eroj pri la instruado de Esperanto
  • Penny Vos – Montessori-edukado – Kiel ĝi prezentas eblecojn kaj por kaj per Esperanto
  • JoMo – Kiel mi verkas miajn kantojn
  • k.a.

Programo de la kongreso



6) La 53-A Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI – VEKI (25.-31.7.)

videokanalo Esperanto + Edukado ILEI

La ĉeftemo: „Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj“

La prelegoj estas publikigotaj iom post iom nur inter la 8-a de septembro kaj la 5-a de oktobro. Por ne forgesi la elsendodaton, eblas antaŭsigni rememorigojn pri la unuopaj videoj.



7) La 5-a Interlingvistika Simpozio en Poznan (17.-18.9.2020)pri le temo „Rolo de lingvoj en interkultura komunikado“

en la Jutubala videokanalo Interlingvistikaj studoj spekteblas nuntempe 25 prelegoj, el ili 15 en Esperanto

Programo de la simpozio



En tiu ĉi kazo kaj senco „ĉio malbona povas ankaŭ por io boni (aŭ utili)“: la trudizoliĝo en la Esperanto-komunumo rapidigis adaptiĝon al uzo de informaj teknologioj kaj plivastigis konservon de valoraj prelegoj kaj kulturaj programoj, kiuj alikaze ne plu al iu ajn alireblus. Kvankam virtualaj aranĝoj tutcerte ne povas anstataŭi realajn „vivajn“ renkontiĝojn, ni dankemu almenaŭ por tiu ĉi solvebleco kaj kadre de niaj planataj aranĝoj ni klopodu laŭeble agi similmaniere.



Superrigardon pri la sekvaj Esperanto-aranĝoj en la mondo vi povas sekvi en la retejo EVENTASERVO.ORG.



Ĉu vi scias pri aliaj ĉi-jaraj aranĝoj, kiu same ofertas en interreto interesajn partojn de sia programo? Bv. skribi al ni al redaktejo (ĉe) esperanto.cz la retligilojn, ni volonte kompletigos la liston!

kompilis por vi Pavla Dvořáková


  • publikita 9. 9. 2020
  • 462 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024