Jan Řepa festas la vivjubileon

La 14-an de majo 2024 ĉeĥa esperantisto Jan Řepa, ofte alinomata Fidel kaj populara precipe pro sia nevelkanta humuro, festas sian 80-an naskiĝtagon. Li apartenas al delongaj aktivaj membroj de ĈEA kaj en sia ĉarma hejmurbeto Netolice li konatas ankaŭ kiel membro de la loka teatroensemblo TYL. Li aktoris, registris literaturaĵojn kaj dublis filmetojn ankaŭ en Esperanto. Spektu kun ni tute novan filmeton omaĝe al lia jubileo!

En aprilo 2024 lia ekslernanto de Esperanto, amiko kaj samurbano Vladimír Türk (kiu reĝisoradis liajn registradojn) realigis kun li mallongan intervjuon kaj sekve 7minutan filmeton, kiu skizas liajn poresperantajn aktivecojn.

Rilataj artikoloj en nia retejo

Jan Fidel Řepa solenis sian vivjubileon 2014 – okaze de 70jariĝo – biografiaj informoj kaj ligiloj al ĝis tiam realigitaj sonregistraĵoj kaj dublitaj filmetoj

Tri vivoamoj de Jan Fidel Řepa – virinoj, teatro kaj Esperanto 2019 – okaze de la 75jariĝo – fotogalerio de liaj teatroroloj kaj poresperantaj aktivadoj

Jan Fidel Řepa en sia plej amata rolo de la renesanca nobelo Petr Vok (2009), en la dramo R.U.R. de Karel Čapek dum la 98-a UKo en Rejkjaviko (2013) kaj kiel doktoro Zamenhof dum la Muzea nokto en Svitavy (2015)

Elektitaj sonregistraĵoj, videoj kaj dublitaj filmoj

Elkorajn dankojn, Fidel,

por ĉio kion vi ĝis nun faris

kaj por la ĝojo kiun vi disdonis!

Ni deziras al vi

plenecon da tempo

travivota en sano, bonhumoro

kaj inter karaj homoj!


Pavla Dvořáková


  • publikita 8. 5. 2024
  • 79 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Vladimír Türk

#1 Vladimír Türk

Saluton kaj dankon al ambaŭ miaj longjaraj amikoj!

před 2 měsíci

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024