„Havlíček en Brikseno – fama ĉapitro el la
ĉeĥa-aŭstra historio en la nova perspektivo“ – jen la origina titolo de
la programero prezentita la 29-an de septembro 2012 dum la Trilanda konferenco
en Břeclav, lige al ĝia ĉeftemo „Esperanto kiel vojo al ekkono de niaj
najbaroj“. Ni disponigas ĝin nun ankaŭ al nepartoprenintoj.
Interesan prelegon-eseon de Margit
Turková vi povas elŝuti ĉi-sube. Vi povos en ĝi legi ne nur pri
malfacila sorto de ekziligita granda ĉeĥa ĵurnalisto kaj rebelo Karel
Havlíček Borovský (1821–1856), signata de la tiama registaro kiel „la
plej danĝera ĉeĥo“, sed ankaŭ ĝui specimenojn de liaj verkoj tradukitaj
al Esperanto kaj – ankoraŭ ion pli … . La tekston akompanas fotoprezento
en PowerPoint pretigita de Pavla Dvořáková.
padv