Jen grava demando, kiun devintus starigi al si ĉiu agema esperantisto! Siajn spertojn kaj rekomendojn pri tiu ĉi temo inspire partumas Petro Chrdle en sia prelego por la videokanalo Esperanto Australia. Bonvenon al ĝia spektado!
La video “(Mal)konvena” informado pri Esperanto estis publikigita la 18-an de aŭgusto 2024. Post la atentokapta ideplena duonhora prezento sekvas reta debato inter la diverslandaj partoprenantoj de la viva elsendo. Kontribuis ankaŭ ĈEA-estrarano Josef Kalčík.
Vi estas bonvenaj aldoni viajn rimarkojn sube en la komentarioj!
La temo estos diskutata ankaŭ kadre de la ĈEA-Konferenco, okazonta inter la 27-a kaj la 29-a de septembro en Ceská Třebová.
La kanalo Esperanto Åustralia, mastrumata de Aŭstralia Esperanto-Asocio, krome ofertas pliajn interesajn diverstemajn videoprogramojn de la prelegantoj el la tuta mondo. Sendube vi trovos iun, kiu kaptos vian intereson – bv. vidi la liston. Klakinte al la butono „Aboni“ vi estos estonte avertataj pri la novaĵoj.
La prelego de Petro Chrdle estas ne la sola ekzemplo de la kunlaboro kun ĉeĥaj esperantistoj. Ekz. La 23-an de decembro 2023 okazis interesa prelego de Mirka kaj Jirka TOMEĈEK – Brno kaj la regiono Suda Moravio. Konsiderante, ke ĝi rilatas alcla gastiganta urbo kaj regiono de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en 2025, certe temas pri aktuala kaj aŭskultinda programo!