Kio estas OSIEK?

Bv. aŭskulti ĉ. naŭminutan intervjuon kun Petro Chrdle, kiu aperis la 16-an de januaro en Ĉina Radio Internacia!

OSIEK estas internacia societo, kiu okupiĝas precipe pri organizado de altnivelaj kulturaj konferencoj, eldona agado („La Gazeto“ kaj aliaj eldonaĵoj) kaj atribuado de premioj por fakaj aŭ tradukaj verkoj en Esperanto.

La ĉi-jara konferenco de OSIEK okazos inter la 14-a kaj la 29-a de julio en Svitavy kaj Petr Chrdle prezentiĝas kiel ĉeforganizanto de tiu ĉi specifa aranĝo, ĉi-jare kun la ĉeftemo „Sciencfikcio kaj robotoj“.

Ĉar la interreta radioarkivo ĉi-momente bedaŭrinde ne bonorde funkcias, la intervjuon vi povas elŝuti kaj aŭskulti en la servilo ULOZ.TO ĈI-TIE aŭ sube de tiu ĉi paĝo.

Pli multe pri la organizo OSIEK vi povas legi en ĝi oficiala retejo.

Pliajn informojn pri la konferenco, kiu sendube apartenos al pintaj Esperanto-okazaĵoj en Ĉeĥio ĉi-jare, vi trovas en nia retejo en la Kalendaro de aranĝoj.

padv


Soubory
mp3 Internacia Konferenco pri Sciencfikcio kaj Robotoj.mp3 (7.18 MB)

  • publikita 21. 1. 2012
  • 1408 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024