Klubo de veteranoj ekde nun ankaŭ en Facebook

Al la Esperanto-organizaĵoj en Facebook aldoniĝis ankaŭ Veterana Esperantista Klubo, VEK. De multaj jaroj ĝia aktiveco limiĝis al neregulaj kunsidoj en Universalaj Kongresoj, sed nun Facebook donas la eblon de konstanta komunikiĝo inter tiuj veteranoj, kiuj ĉeestas tiun socian retejon.

VEK estas klubo por esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ minimume 40 jaroj. Aliĝpeton oni povas sendi rete al „vek@co.uea.org“ aŭ paperpoŝte al la Centra Oficejo de UEA, kun mallonga priskribo pri sia esperantistiĝo aŭ eĉ pli ampleksa rakonto pri sia esperantista agado. Membreco estas senpaga, sed oni povas pagi libervolan kotizon al la UEA-konto de VEK (vekx-k). La kotizo egalas al tiu de Membro kun Gvidlibro de UEA laŭ la tarifo por la koncerna lando.

Ankaŭ al la Facebook-grupo de VEK rajtas aliĝi nur esperantistoj, kiuj lernis la lingvon antaŭ 40 jaroj aŭ pli. La grupo estas fermita, t.e. nur la membroj povas afiŝi kaj legi mesaĝojn en ĝi.

fonto: CO UEA


  • publikita 7. 1. 2013
  • 1203 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Levesque  Christian

#1 Levesque Christian

Mi lernis esperanton antaù pli 40 jaroj kaj faris iniciadon al Universitato intyer aghoj al granville 50.
Mi estas pensiulo de post 22 jaroj kaj estis 77 jaraghoj.Mi atendas respondon kaj informojn. Ghis
Tutamike. Kristiano

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024