Dum la lunda programo prezentiĝis konata rusa komponistino, pianistino,
muzikpedagogino kaj kantistino Elena Puhova, vivanta longdaŭre en Prago, kune
kun sia filo Dmitrij Dovĵik.
Ni preparis por vi retligilojn al registraĵoj al kelkaj programeroj. La
plejparton realigis Miguel Gutiérrez Adúriz el
Hispanio, al kiu ni ĉi-maniere esprimas nian dankon. La reston filmis aŭ
teknike preparis Pavla Dvořáková.
komponaĵoj
Karavelo
Vi estas
la amo
Feliĉas
nia dio!
Birdotimigilo
kaj supozeble la plej ŝatata kanto Ĝis (audio).
Dum la vespero prezentiĝis ankaŭ aŭtoro de la tekstoj de la kantoj de
Elena Puhova, en Esperantujo bone konagta kaj populara kanzonisto kaj tradukisto
Mikaelo Bronŝtejn. Inter unuopaj kantoj li deklamis plurajn poemojn el sia nova
antologieto „Trafis min feliĉ‘ estis rusa poeto“ . Pere de registraĵoj
vi povas konatiĝi kun almenaŭ du el ili:
Boris
Pasternak – Hamleto
Saša
Čornyj – Du opinioj
Samuel
Maršak – Provizo
La vespero kulminis per kelkaj el liaj kanzonoj. Vi povas dume ĝui almenaŭ
unu, nome
Kanto de
leganto (kune kun amuza klariga noto el historio de famaj tendaroj
de SEJM)
Kun kompleta skiza prezento de la konferenca programo vi povas konatiĝis en
sekva mallonga filmeto. Pri la
aranĝo informis ankaŭ regiona televido en sia riporto (vidu ĉi-tie).
Registraĵojn el la merkreda internacia kultura vespero ni pretigas
por vi.
padv
#1 cheap ps4 fifa coins
Hello just wanted to give you a quick heads up and let you know a few of the images aren't loading correctly. I'm not sure why but I think its a linking issue. I've tried it in two different internet browsers and both show the same outcome.|
cheap ps4 fifa coins http://www.lte24.tv/?document_srl=1438394