Fine de la pasinta jaro en la gazeto „La Ondo de Esperanto“
kvar konataj esperantistoj (Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj
José Antonio Vergara) esprimis siajn ideojn pri la loko kaj rolo de Esperanto
kaj esperantistoj en la nuntempa mondo. Ĉi tiuj tekstoj estis vaste diskutataj
en „La Ondo“ kaj la reto.
En la aprila „Ondo“ la pola sociologo kaj esperantisto Zbigniew Galor
resumas kaj analizas la kvar tekstojn en sia artikolo „Kvar vizioj:Kiel
vivi en la ruiniĝanta Esperantio?“. La artikolo de Galor jam estas
legebla kaj komentebla en la retejo Balta Ondo.
Bv. klaki al
(fonto de la informo: http://www.ipernity.com/…zonoj/381941)
fonto: Neciklopedio
Ni invitas vin al tiu ĉi legado, kvankam supozeble maltrankviliga kaj ne en ĉio rezonanta kun viaj sintenoj, sed sendube pensiga kaj okupiĝanta pri tre grava temo, kiun ni ne rajtas preterlasi, konsoliĝante per konsumado de „pozitivaj“ aktualaĵoj pri – ofte fakte – bagatelaĵoj …
Kiuj estas niaj iluzioj, deziroj, kaj kia estas la realo?
Kiu estas via opinio pri la situacio kaj la elireblecoj?
padv