La 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto

Jam eblas aliĝi kaj proponi programerojn al la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos de la 23-a ĝis la 26-a de novembro 2023 en la retejo vk.esperanto.net/2023.


La 4-a VK estas organizata de UEA kaj teknike realigata de E@I. Kunrealigas kaj kunprizorgas la muzikan programon la eldonejo Vinilkosmo. Ĝi estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj al ĝi aliĝos ĝis la 13-a de novembro 2023.

Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA por 2023, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la VK-aliĝilo. Aldone eblas aliĝi sen membreco en UEA kontraŭ 50 € (kotizo valida ĝis la 13-a de novembro 2023). Vidu la eblojn ĉe vk.esperanto.net/2023.

Dum aliĝo eblas ankaŭ libere donaci por la okazigo de la 4-a VK: tiuj, kiuj donacas super 50 €, aperas kiel Subtenanto. La donacoj helpas nin altigi la teknikan kvaliton kaj aldone proponi la VK-n al diversaj homoj en la mondo, kun aparta atento al junuloj kaj virinoj, ampleksigante niajn atingojn kaj diversigante nian movadon. Antaŭdankon pro via subteno!

La 4-a VK okazas sub la temo “Enmigrado – kunfluo de homaj valoroj”, la sama de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Torino. Aldone al la kongresa temo, denove ĝi gastigos varian programan, sciencan, kulturan, movadan, inkluzive de la Virtuala Movada Foiro (ViMF). Ni invitas ĉiujn pliriĉigi la programon. Se vi ŝatus kontribui, vi estas bonvena kundividi kun ni vian programproponon per la jenaj formularoj:
• por la kerna programo: mallonge.net/VK4-programproponilo
• por la Virtuala Movada Foiro: mallonge.net/VK4-ViMF-proponilo

Aldone UEA tenas konstantan fondaĵon por la Virtuala Kongreso. Ankaŭ eblas donaci per ĝi. La programo de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto aperos en la internacia kalendaro Eventa Servo.

  • mm-

  • publikita 24. 9. 2023
  • 161 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024