La aprila numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage

Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla dum la tuta monato aprilo.

Estas tre ĝojige, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo povas senpage elŝuti provnumeron de la revuo Esperanto por ‚gustumi‘ ĝian enhavon, kaj aparte ni fieras, ke tiu ĉi numero estas la unua sub nia redaktado – komentas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.

Kaj jen la ligilo por elŝuti senpage la revuon!

La redaktora paro jam arde pretigas la majan numeron; se vi volos legi ankaŭ ĝin kaj ĉiujn numerojn aperantajn en la jaro 2017, vi povas aboni la revuon rekte aŭ aliĝi al UEA ĉe adreso. Se vi ŝatus helpi ke la revuo kaj la revua retejo estu laŭeble plej interesaj kaj buntaj, sendu viajn rekomendojn kaj kontribuojn al revuoesperanto@gmail.com!

Ligiloj: http://revuoesperanto.org/ – oficiala retejo de la revuo.

-red-


  • publikita 6. 4. 2017
  • 816 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024