Malkovru Arbaristan Panteonon en Esperanto!

Ne for de la moravia metropolo Brno troviĝas internacie unika regiono plena de arbaroj, akvoj kaj deklivoj. Tiu ĉi regiono administrata de Lerneja arbara entrepreno Křtiny – arbaro de Masaryk estas parte parto de Moravia karsto, sed kompare kun Punkvaj grotoj estas malpli konata. Kaj tio ja estas domaĝo.

Schindler-vojo – supra retena rezervujo dum aŭtuno

Monumento de Mácha super Jozefa valo (aŭ ankaŭ valo de Křtiny) kun belega belvidejo en pejzaĝon estas nur unu el multaj ekzemploj de poeziaj monumentoj. Kaj ne temas nur pri monumentoj celebrantaj konatajn arbaristojn kaj verkistojn (ni menciu almenaŭ la poeton S. K. Neumann, kiu estis i.a. esperantisto, Victor Hugo, komponisto Leoš Janáček, pentristo Josef Mánes k.a.). En la regiono troviĝas ankaŭ multe da fontujoj. Ne mankas ankaŭ temaj instruaj vojoj. Kaj kvankam Brno estas en distanco de ŝtonĵeto, en profundaj arbaroj ĉe arbaraj vojoj Coufavá aŭ Vojanka estas silento kaj trankvilo. Herbejeto Ĉe flako (U Luže) apud la arbara vojo Vojanka aŭ herbejeto de Ressel apud la arbara vojo Ruĝa (Červená) estas oazoj de trankvilo. Inter tiuj lokoj kondukas arbaraj vojoj, kiuj tenas oficialan nomon, kio estas ankaŭ unikaĵo.

Monumento de Mácha – unu el poeziaj monumentoj

Sed kiel orientiĝi en ĉiuj tiuj monumentoj, herbejetoj kaj arbaraj vojoj? Longtempa celo krei supervidon de oferto de ripozaj eblecoj havis inĝ. Miroslav Hruška konata ankaŭ kiel Miropiro. Kvankam en jaro 2018 forlasis pro personaj kialoj estraron de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, li ne kabeiĝis. Dum printenmpo 2020 en sia libera tempo komencis fari grandan dokumentadon de arbaraj vojoj kaj kvankam li ne fotis ĉiujn lokojn, la 29-an de majo 2020 li anoncis oficialan lanĉon de paĝoj pri Arbarista Panteono en la ĉeĥa. Por komenco li preparis 10 tekstojn pri arbaraj vojoj. Lanĉo de retejo renkontiĝis kun pozitivaj reagoj, ĉefe en socia retejo LinkedIn tiu ĉi novaĵo estis akceptita kun ĝojo.

Schindler-vojo – supra retena rezervujo dum vintro

Post la lanĉo aŭtoro de la retejo Miroslav Hruška ne ĉesis sian laboron je retejo kaj daŭrigis, aldonadis alian arbarajn vojojn kaj prezentis ankaŭ kulturajn eventojn en regiono de Arbarista Panteono. Tiun ĉi agadon rimarkis ankaŭ Milan Kolka, nuntempa prezidanto de Klubo de esperantistoj en Brno kaj proponis al aŭtoro prelegi. Miroslav Hruška jesis kun la ideo kaj por la prelego la 19-a de januaro 2021 preparis sur paĝoj novaĵon – skizan tekston en Eesperanto pri la Arbarista Panteono. Milan Kolka komune kun Miroslav Malovec kaj Oldřich Arnošt Fischer poste proponis al aŭtoro fari tradukon de paĝoj en Esperanton.

Kvankam la tradukoj dank al ili estis faritaj rapide, Miroslav Hruška dum printempo solvis kreon de emblemo por paĝoj kaj fine aldonis Esperanto-tradukojn de 10 plej gravaj arbaraj vojoj en majo kaj je la 25-a de majo do partoprenantoj de la prelego por Klubo de esperantistoj en Brno vidis pretan esperantan version de paĝoj. La 28-an de majo Miroslav Hruška poste oficiale finkompletigis tradukon de restintaj paĝoj kaj lanĉis eblecon ŝanĝi lingvon el ĉeĥa en esperanton kaj male. Ankaŭ pri tiu ĉi novaĵo Miroslav Hruška informis ĉe Facebook kaj LinkedIn.

Nuntempe Miroslav Hruška ĉefe volas riĉigi ĉefe enhavon de ĉeĥaj paĝoj. Esperanta enhavo verŝajne ne estos pli granda, sed oni neniam scias.

Adreso de ĉefpaĝo ja certe ne ŝanĝiĝos:

https://www.lesnickyslavin.cz/eo/enkonduko/


Atendas vin Esperanta priskribo de entute 10 vojoj por piedmigrado kaj biciklado, ĉiu el ili estas kompletigita per fotogalerio kaj mapeto kun klarigoj.

La regiono situas ĉ. 10–20 km norde kaj nordoriente de la urbocentro de Brno kaj bone atingeblas per publika transporto.

Jen interesa inspiro por viaj feriaj migradoj, ĉu realaj, ĉu provizore almenaŭ virtualaj!


LIGILOJ

Pri la aŭtoro de paĝoj de Arbarista Panteono

Miroslav Hruška, en Esperantujo kaj ne nur en ĝi ankaŭ konata kiel Miropiro. Li studis magistran fakon “regiona evoluo” ĉe Fakultato de regiona evoluo kaj internaciaj studoj de Mendel universitato. Aktuale li laboras por Turisma informcentro de la urbo Brno. Inter liaj hobioj estas publika transporto, vojaĝado, geokaŝado, Pollando kaj kompreneble esperanto. Krom la laboro li ŝatas helpi kiel volontulo, plej ofte en Hostětín aŭ dum eventoj de Hnutí Brontosaurus. Esperanton li eklernis kiel 15jaraĝa, li agis en Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj en 2011–2018 kiel membro de la ĈEA-estraro li kunredaktis la retejon Esperanto.cz kaj ĈEA-Retkomunikojn. Li dediĉis sin ankaŭ al verkado de artikoloj por ĉeĥa kaj Esperanta Vikipedio.

Antaŭdankon por viaj reagoj (al miropiro2312 (ĉe) gmail.com), kiuj sendube motivigos ev. disvolvon de tiu ĉi volontula projekto.

  • red-

  • publikita 21. 6. 2021
  • 531 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024