Ŝatata ateliero por kreemaj infanoj kaj
plenkreskuloj okazos ĉi-jare en Muzeo de Esperanto en Svitavy
dimanĉe la 5-an de decembro.
Bonvolu korekti tiun ĉi daton en viaj kalendaroj! (Origine en la rubriko Aranĝoj estis indikita dato 4.12.).
Sub sperta gvido de inĝ. ark.
Anna Vyšinková (surfote maldesktre)same kiel
lastjare vi povos – por plezurigi vin mem kaj viajn proksimulojn – krei
kristnaskajn kaj novjarajn figuretojn el marcipano. Por via inspiro,
per ĉarmaj artkreaĵoj el esperantlingva retejo de la bonfama sukeraĵejo de
geedzoj Vyšinka vi povas karesi viajn okulojn ĉi-tie. Fotaĵojn el la 1-a
tiuspeca aranĝo en Svitavy el la jaro 2008 vi povas trarigardi en la retejo de
Muzeo
de Esperanto.
Krome vi havos eblecon rekte en la sama konstruaĵo trarigardi ne nur
ekspozicion pri Esperanto, sed ankaŭ ekspozicion pri desegnita
humuro de Pavel Rak (fotaĵojn el la
inaŭguro vidu ĉi-tie).
Io interesa sendube estos por vi pretigita ankaŭ en la najbara Urba muzeo kaj galerio kaj precipe vi povos amuziĝi dum tradicia adventa kermeso kun akompana kultura programo sur la ĉefplaco, kie certe ne mankos ankaŭ diabloj kun Sankta Nikolao!(Surfote lernantoj el la loka bazlernejo)
Svitavy situanta surlime inter Bohemio kaj Moravio estas bone trafike atingebla kaj de la direkto de Brno, kaj de Česká Třebová.
Do provu pormomente ekhalti en la antaŭkristnaska hasto kaj alvenu agordiĝi kune kun ni je la ĝusta adventa noto!
Info: dvor.libuse(zavináč)seznam.cz
pd