Marek Blahuš en la Pola Retradio

En la 1252-a E-elsendo de la Pola Rettadio el la 30-a de junio 2023 ekde la 13-a minuto parolas Marek Blahuš pri sia laboro kaj familio. La podkasto estas elŝutebla al via komputilo.


POR SEKVI LA INTERVJUON KLAKU ĈI-TIE

Cetere ni rekomendas regulan sekvadon de la podkasto. Ĝia antaŭulo estis famaj Esperanto-elsendoj de la Pola Radio (Radio Polonia), daŭrintaj ekde 1959 ĝis 2006, prezentantaj ĉiutage almenaŭ unu duonhoran Esperantan redaktaĵon, ankaŭ kun novaĵoj pri la movado kaj Esperantujo. Ekde 2007 la radio ĉesis elsendi sur kurtondoj kaj transformiĝis al interreta podkasto. Avantaĝo de la podkasto estas, ke vi povas aŭskulti ne nur en la reala tempo, sed iam ajn tio konvenas por vi.

Ekde 2011 la elsendoj okazas sendepende de la Pola Radio mem, regule ĉiun kvinan tagon, same kiel antaŭe ĉ. duonhoron. En la retpaĝo de ĉiu elsendo vi povas anticipe legi pri la enhavo kaj elekti aŭskulton de partoj laŭ via prefero.

Ni dankas anticipe pri viaj reagoj kaj spertoj pri la retradio sube en la komentarioj.


Ligiloj

Pola-retradio.org oficiala retejo

Pola Radio artikolo en Esperanta Vikipedio

Marek Blahuš artikolo en Esperanta Vikipedio

  • padv-, -mm-

  • publikita 10. 7. 2023
  • 232 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024