Marek Blahuš estas la nova membro de Akademio de Esperanto

En aprilo 2013 inter membroj de Akademio de Esperanto estis elektita ankaŭ Marek Blahuš el Ĉeĥio (aĝa neplenajn 27 jarojn!), renoviginto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (2005) elstara membro de la teamo E@I, kiu kreis interretan kurson Lernu, DVDon Esperanto elektronike kaj aliajn interretajn projektojn. I.a. li grave partopenis in ciferecigo de Plena Ilustrita Vortaro kaj li estas aktiva kunlaboranto en interretaj projektoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ni gratulas!

Akademio de Esperanto estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la bazajn principojn de Esperanto kaj influi ĝian evoluon.

Ĝi estis fondita en la jaro 1905 dum la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer, surbaze de la propono de doktoro Zamenhof. Sed tiam sub la nomo „Lingva komitato“, nur ĝia plej alta komisiono nomiĝis Akademio de Esperanto. En la jaro 1948 la tuta institucio akceptis la nomo „Akademio de Esperanto“.

La Akademion konsistigas ĉim 40–45 elstaraj esperantistoj el la tuta mondo, kies triono estas ĉiam post tri jaroj ŝanĝata. Tiuj ĉi membroj laboras ĉiu hejme, esprimiĝas skribe (nun interrete) al proponoj,kiujn starigas estroj de la unuopaj sekcioj aŭ prezidanto de la Akademio. Ĉi-tie vi povas legi laŭnoman liston de la nunaj membroj. La nuntempa prezidanto estas John Wells, brita lingvisto kaj fonetikisto, emerita profesoro en la Universitato de Londono.

La Akademio konsistas el jenaj sekcioj: faka lingvo, gramatiko, ĝenerala vortaro, lingva konsilejo, literaturo, elparolo, kontrolo de instruhelpiloj. Ĝi havas ankaŭ komisionon por historio de Akademio de Esperanto.

La Akademio eldonis jam 9 oficialajn komplementojn al la Universala Vortaro el la baza lingva skribaĵo de Esperanto, t.n. „Fundamento de Esperanto“/. Krom tio ĝi eldonas siajn decidojn aŭ rekomendojn pri diversaj lingvaj problemoj. Siajn prilingvajn laboraĵojn membroj de la Akademio de tempo al tempo eldonas en komuna volumo, en t.n. //„Aktoj de Akademio“. Pri sia agado la institucio informas pere de sia presorgano //„Oficialaj Informoj de AdE“/.

Pliajn informojn vi povas legi en la Oficiala retejo de AdE.

El inter ĉeĥaj esperantistoj estis membroj de la Akademio: Rudolf Hromada, Stanislav Kamarýt, Eduard Kühnl, Augustin Pitlík, Julie Šupichová, Tomáš Pumpr, Karel Píč, Eli Urbanová. Ni povas alkalkuli ankaŭ urugvajan esperantiston Ernesto Sonnenfeld, kiu en la periodo inter la du mondmilitoj estis membro de la Esperanto-Klubo en Brno (Ĉeĥio), poste pro faŝimo li fuĝis al Suda Ameriko, kie li fondis urugvajan Esperanto-movado kaj fine de sie vivo estis elektita al Akademio.

-mima-, trad.-padv-


  • publikita 29. 4. 2013
  • 1500 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Duda Jan

#1 Duda Jan

Mi gratulas al Marek Blahuš kaj tre fieras pro lia membriˇgo al tiel grava instituto. Mi deziras pluajn sukcersojn sur tiu či kampo. Tutkore Jan Duda Olomouc

před 12 lety
Honza Markovič

#2 Honza Markovič

Tre gratulas, Marek!!! :-)

před 12 lety
Drahotová

#3 Drahotová

Mi havas nekredeblan ĝojon, mi gratulegas.
Jindřiška

před 12 lety
Josef Vojáček

#4 Josef Vojáček

Gratulon, Marek!

před 12 lety
Jano Vajs

#5 Jano Vajs

Mi gratulegas al Marek!
Cxu en la historio de AdeE estis pli juna akademiano ol Marek?!?

před 11 lety
Jindrich Kostalek

#6 Jindrich Kostalek

Gratulon al Marek. Junaj geesperantistoj, antaŭen !

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024