Max Kašparů ricevis la titolon de Elstara Doktoro

Unu el la ĉefaĵoj de la renkontiĝo ĈMĈ estis la ceremonia aljuĝo de la premio „Elstara Kuracisto de la Pelhřimov-regiono.“ Ĉi tiu prestiĝa premio, tradicie anoncita de la Distrikta Asocio de la Ĉeĥa Medicina Ĉambro, celas rekoni kuracistojn, kiuj signife kontribuis al la evoluo de medicino en la regiono aŭ riĉigis ĝin per siaj agoj kaj profesiaj scioj.

Por la jaro 2024 tiu ĉi premio estis aljuĝita al prof. PaedDr. Dr. MD kaj MD. Max Kašparů, PhD, dr.h.c., ICEAH, (sacerdoto, psikiatro kaj esperantisto), kies eksterordinara profesia kaj persona kariero fariĝis inspiro por la tuta medicina komunumo. En emocia danka parolado prof. Kašparů rememoris siajn komencojn en la hospitalo de Pel­hřimov antaŭ pli ol kvindek jaroj, kiam li kandidatiĝis por la posteno de psikiatro. 

Profesoro Kašparů havis admirindan karieron. Post komenca studado de dentokuracado en Karola universitato li daŭrigis siajn studojn en ĝenerala medicino en la universitato de Komenio en Bratislavo. Li poste specialiĝis pri psikiatrio, kie li akiris atestadojn ĝenerale kaj en infan- kaj adoleska psikiatrio. Li plue vastigis sian edukon en la lokoj de psikosomatiko, psikoterapio kaj hipnoterapio, kie li ankaŭ ricevis PhD-gradon. Liaj akademiaj agadoj ankaŭ inkludas pedagogion, etikon, kaj teologion, kio estas signoj de lia speciala perspektivo. En 2012 li estis enskribita en la Ĉeĥan libron de rekordoj kiel posedanto de la plej granda kvanto de altlernejaj akademiaj titoloj. Li estas invitata al televido kaj intervjuata en radio kaj estas ĝenerale bone konata persono en la ĉeĥa publika spaco.

Li publikigis pli ol tridek librojn, kelkaj el kiuj estis tradukitaj en fremdajn lingvojn. Lia literatura verko kombinas medicinajn kaj spiritajn temojn, kiuj reflektas la amplekson de liaj interesoj kaj kapablon ligi diversajn aspektojn de homa vivo.

En Esperanto aperis liaj Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj kaj Dek paŝoj al ĝojo. Kun Miroslav Malovec li verkis kaj eldonis Koncizan vortaron Esperantan-ĉeĥan.

Li ankaŭ laboras kiel bi-rita katolika pastro, kaj lia spirita agado estas integrita parto de lia persona kaj profesia vivo.


MD Jan Foltin, kiu nomumis profesoron Kašparů por la premio, laŭdis lian kapablon per empatio percepti la problemojn de homoj kaj trovi ne nur profesiajn, sed ankaŭ humanajn konsilojn por ili en sia ferma parolado. Li ankaŭ laŭdis lian kuraĝon nomi aferojn sub iliaj ĝustaj nomoj kaj lian kapablon alparoli aŭskultantojn kun humuro kaj prudento.

„Li estas personeco, kiu inspiras kaj riĉigas ne nur nian regionon, sed ankaŭ la pli larĝan medicinan komunumon,“ finis MD. Foltin.

La premio „Elstara Doktoro de Pelhřimov-regiono“ ne nur omaĝis la unikan profesian karieron de prof. Kašparů, sed ĝi ankaŭ memorigis nin kiel esenca estas la kombinaĵo de kompetenteco, homamo kaj humuro en la ĉiutaga laboro de kuracisto.


Por ni esperantistoj gravas, ke d-ro Kašparů ekde 2009 estas aktiva esperantisto (i.a. tradukinto de la ĉeĥa versio de la lernolibro de Stano Marček Esperanto per rekta metodo, fondinto de la Esperanto-klubo en Pelhřimov k.a.) kiu dum siaj oftaj interparoloj en televido, radio kaj gazetaro akcentadas sian esperantistecon kaj gravecon de Esperanto kaj tiel signife helpas fortigi reputacion de nia movado en la socio.

Ni elkore gratulas al d-ro Kašparů por la premio kaj alte aprezas, ke li estas ankaŭ grava membro de nia komunumo. Ni deziras al li fortan sanon kaj plenumiĝon de ĉiuj gravaj vivoplanoj.

  • mm-, -pd-

  • publikita 23. 12. 2024
  • 156 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Vladimír Türk

#1 Vladimír Türk

Jes, ankaŭ mi aliĝas kaj gratulas!

před 4 měsíci
Oldřich Arnošt Fischer

#2 Oldřich Arnošt Fischer

Mi bondeziras.

před 3 měsíci

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025