Mini/BMW gratulas Esperanton

La aŭtomarko „Mini“ deziras al Esperanto okaze de la 125-a datreveno de ties surmondiĝo „feliĉan naskiĝtagon“ (en Esperanto). La prestiĝa aŭtoentrepreno BMW eldonis gazetaran komunikon pri tio kun nomo „Feliĉan Naskiĝtagon! MINI gratulas al Esperanto en la 125-a datreveno.“. La teksto ekzistas ankaŭ en esperanto kaj ni invitas vin al la legado de ĝi.

Gazetara informo

Munkeno. MINI gratulas pro la 125a naskiĝtago al la internacie konata kaj preskaŭ tutmonde uzata artefarita lingvo Esperanto. Kaj la brita altkvalita aŭtomobilo, kies antaŭa modelo unuafoje produktiĝis en 1959, kaj Esperanto havas longan, eventoplenan historion kaj vastan popularecon tra plej diversaj kulturoj. La kreado kaj disvastigo de la planlingvo Esperanto estas la verko de la okulkuracisto kaj lingvisto Ludwik Lejzer Zamenhof. Li publikigis en 1887 sub la pseŭdonimo „Doktoro Esperanto“ en Varsovio libreton, en kiu li priskribis la fundamenton por tutmonde komprenebla kaj universale uzebla lingvo. 125 jaroj poste oni parolas Esperanton en ĉiuj kontinentoj. Interncia historio de sukcesoj – tutsimila al tiu de la aŭtomobilo MINI.

Reston de gazetara informo vi povas legi ĉi tie. -mir-

Fonto: Gazetara informo de aŭtoentrepreno BMW


  • publikita 26. 5. 2012
  • 1542 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Bona reklamo por Esperanto.

před 12 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024