Fotaĵoj, videoj, radiopodkastoj, kongresa kuriero kaj aliaj materialoj pri la 101-a Universala Kongreso estas kolektataj kaj disponigitaj interrete.
La centra kolektejo estas Arkivo de la kongresa retpaĝaro:
Videoj prezentas registraĵojn el laboraj kaj pluraj prelegaj kaj kulturaj programoj kaj ankaŭ resumajn riportojn el unuopaj tagoj (Verda Stacio, SvisRaporto). Espereble ankoraŭ aldoniĝos filmetoj el pliaj valoraj programeroj!!
fotis: Jozef Baláž
Tiuj, kiuj fotis kaj havas sian paĝon en Vizaĝlibro (Facebook), povas aliĝi al la grupo kaj aldoni elekton el siaj fotaĵoj:
Universala Kongreso Nitra – UK 2016
Krom videoj envicigitaj jam al la centra Arkivejo, iom post iom aperas unuopaj videoj en diversaj kanaloj ĉe Jutubo:
ekzemple
Mallongigo de la spektaklo de la folklora ensemblo LÚČNICA (+ la 2-a parto) en la kanalo MilujemNitru.sk
La kanto Tagnokte plenumita de Barbora Hazuchová (slovaka kantistino, finalanino de Ĉeĥa&Slovaka Superstar 2015), kadre de ŝia koncerto – en la kanalo de Francis Soghomonian
Riporto pri la futbalmatĉo inter la kongresanoj kaj nitranoj en la kanalo de JEA-Juna Esperantistaro Argentina
ĈU VI SCIAS PRI PLIAJ? SKRIBU AL NI!!!
Koncizan elekton pretigas por vi ankaŭ Paĝo de Esperanto-Muzeo en Svitavy ĉe Ipernity
en sia kolekto fotoalbumo La 101a UK en Nitra
kiu inkluzivas i.a. ankaŭ specimenojn el la teatraĵo „El vivo de insektoj“ de fratoj Čapek
la specimenon vi povas spekti klakante ĈI-TIE
Nova albumo estas ankaŭ Antaŭkongresa ekskurso en Svitavy , kiu estos espereble baldaŭ kompletigita per pliaj fotaĵoj de la partoprenintoj kaj per videoresumoj el la vesperaj programoj.
Ni petas aparte ĈEA-membrojn, kiuj partoprenis la UKon, ke ili sendu ELEKTON de siaj fotaĵoj kaj videoj, kiujn ili volas partumi,
al
(pere de uschovna.cz aŭ leteckaposta.cz). Antaŭdankon !!!
#1 karel vala
La http://www.nitra2016.sk/arkivo/ estas tre bele arangxita kun multaj fotoj de diversaj autoroj. Lau la arkivo estas facile cxiam en pensoj reveni al Nitra.