Multmediaj materialoj el la 16-a ĈEA-Kongreso

Inter la 13-a kaj la 16-a de oktobro 2016 okazis en Pelhřimov la 16-a Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sub aŭspicioj de la hetmano de la regiono Vysočina d-ro Jiří Běhounek kaj de la urbestro de Pelhřimov inĝ. František Kučera kaj kun subteno de la regiono, de la urboj Pelhřimov kaj Pacov kaj de la firmao CIRET. En la aranĝo kunvenis pli ol 60 partoprenantoj el la tuta lando kaj gastoj el Slovakio kaj Aŭstrio. El ĝia programo ni alportas al vi ne nur la ĉefan agadbilancon kaj fotoalbumon, sed ankaŭ plurajn videojn kaj kantregistraĵojn. Kompleta raporto aperos en decembro en la gazeto Starto 2016/4. 

la nova ĈEA-prezidantino Libuše Hýblová

Kadre de la jarkunveno estis estis prezentita kaj aprobita Bilanco de la aktivecoj de ĈEA en la periodo 2011–2016.

Krome estis ankaŭ elektita nova ĈEA-estraro por la sekvaj tri jaroj.

Kvar membroj restas la samaj; la prezidanton Vladimír Dvořák anstataŭigis Libuše Hýblová, kaj la lokon de Pavla Dvořáková transprenis Leonarda Chaloupková (la filino de Linhart Rýznar), kiu havos postenon de vicprezidanto.


La kongresanojn venis persone saluti la hetmano – estro de la regiona deputitaro – d-ro Jiří Běhounek (staranta kun mikrofono)


FOTOALBUMO

kun pli ol 200 fotaĵoj kronologie prezentas gravajn momentojn de la kongreso kaj inkluzivas ankaŭ interesajn detalojn de vidindaĵoj dum la ekskursoj (la urboj Pelhřimov, Pacov kaj la monaĥejo Želiv).


Vikipediaj artikoloj pri Pelhřimov kaj Pacov estis kompletigitaj tiel, ke nun ili liveras la plej ampleksajn informojn inter la lingvaj versioj de Vikipedio (krom la ĉeĥa). Tiu ĉi fakto estos uzita en la sekva artikolo por regionaj amaskomunikiloj pri praktika valoro de Esperanto. Dum la kongreso estis ankaŭ prezentita profesia turisma filmo pri la urbo Pelhřimov dublita laŭ la peto de la urbestro al Esperanto. Post fina teknika prilaboro ĝi estos baldaŭ disponigita en Interreto. Tiuj ĉi aktivecoj flanke de ĈEA, diskonigantaj la regionon eksterlande, estas formo de rekompenso por la financa subteno de la aranĝo flanke de la lokaj instancoj.

parto de kongresanoj post vizito de la ekspozicio „Oraj ĉeĥaj manetoj“



VIDEOPRELEGO

Suda Koreio – spektinda prelego kun projekciado de Petro Chrdle


  • La 21-an de oktobro aperis en la Esperanta Retradio programo pri la temo „Instrui Esperanton inteligente“ sub la titolo Laŭtlegado de tekstoj en seminario en ĉeĥa kongreso. La registraĵo estis kreita el rezultoj de la posttagmeza seminario „Laŭtlegado de tekstoj“, kiun gvidis Anton Oberndorfer kadre de la kongreso kun kelkaj interesitoj. Aŭskulteblas kaj paralele legeblas por pli bona kompreno.


KANTOJ EL LA KULTURAJ PROGRAMOJ:

Kantoj en interpreto de la baritonisto Miroslav Smyčka, kiu antaŭnelonge festis gravan vivjubileon, kiu kadre de la kongreso estis memorigita:


Du kantregistraĵoj el la koncerto de geedzoj Tadeusz kaj Ivana Karaš, membroj de la Sekcio de nevidantoj de ĈEA, profesiaj muzikinstruistoj en la baza artlernejo (kun gitarakompano de ilia kolego):

(kiuj i.a. aperis en la nove eldonita kompakdisko Kun kanto ĉirkaŭ la mondo


Du kantoj en traduko kaj interpreto de Vladimír Türk


Poemo Pastoralo de la poeto Antonín Sova, kies muzeon oni vizitis dum la ekskurso en Pacov, en muzikigo kaj interpreto de Pavla Dvořáková (por la partoprenantoj eksonis en la ekspreĝejo de Sankta Venceslao, kie lastjare ĝi aperis unuafoje kadre de inaŭguro de la migra ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“

La lastajn tri kantojn oni ankaŭ registris dum la kongreso, sed pro la teknikaj kialoj ni fine preferas prezenti al vi jam antaŭe hejmfaritajn registraĵojn.

Kantoteksktojn de ĉiuj registraĵoj (krom tiuj de M.Smyčka) vi povas elŝuti ĉi-paĝe sube en la KANTARETO.


Pri la kongreso aperis sufiĉe ampleksa informo en la urba retejo kaj ankaŭ en la urba gazeto, kiun senpage ricevas ĉiu familio loĝanta en Pelhřimov.

Unu el la prioritatoj de la nova estraro estas ankaŭ fortigo de la internacia kunlaboro. Eksterlandaj partneroj ne nur por informinterŝanĝo, sed ankaŭ por kunagado en konkretaj projektoj bonvenas! Ne hezitu skribi al komitato (ĉe) esperanto.cz!

Kaj FINA KONTRIBUAĴO ĈI-ARTIKOLA – por iom da plezurigo ☺ – video pri ekzotika Virina sabrodanco, per kiu inaŭguris la sabatan amuzvesperon Inka Prchalová, estrino de la dancensemblo Thoraya el Pacov. Ĝi portu al vi inspiron kaj fortinstigon por tio, kion vi mem volas realigi en via vivo, ĉu privata, ĉu por- aŭ peresperanta ☺!

Pavla Dvořáková


Soubory
pdf Bilanco_de_CxEA_aktivecoj_en_2011-2016.pdf (71.44 kB)
rtf Kantareto_por_la_registrajxoj_el_la_16-a_CxEA-kongreso.rtf (47.65 kB)

  • publikita 17. 11. 2016
  • 1049 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Dorota

#1 Dorota

Tre bela loko sxajnas...Mi tre bedauras, ke mi ne povis kunesti kun Vi :(
Dorota de Krakovo

před 8 lety
Dorota

#2 Dorota

Tre bela loko sxajnas...Mi tre bedauras, ke mi ne povis kunesti kun Vi :(
Dorota de Krakovo

před 8 lety
Fritz Hilpert

#3 Fritz Hilpert

Bone farita informile. Mi klopodas esti
la CEO-kongeson en 2017.
Mi deziras prosperan jaron 2017!
saluton el nuntempe Brasilia

Fritz Hilpert
www.esperanto-muenchen.de

před 8 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024