Ni peras al vi ligilojn al unu nova rimarkinda libro, amuzaj
rakontoj, fervojaj interesaĵoj, mallongaj filmetoj kaj aktualaj radioelsendoj,
kreitaj de ĉeĥaj esperantistoj.
La 10-an de decembro 2018 d-ro
Oldřich Arnošt Fischer prezentis en EK Brno sian jam trian originan
popularsciencan publikaĵon en Esperanto pri sia hobio entomologio – ĉi-foje
titolitan IE SUB NIAJ PIEDOJ, dediĉitan al
senvertebruloj. Entute 79 paĝoj sur luksa papero plenas de belegaj fotaĵoj,
akompanataj de koncizaj fakaj klarigoj. La libro malkovras pretervidatajn
belaĵojn de la naturo kaj per sia arta valoro povas alparoli kaj entuziasmigi
eĉ tiujn, kiuj ne interesiĝas pri zoologio aŭ ne aparte ŝatas la koncernajn
animalojn.
ISBN 9788073923013
Aĉeteblas kontraŭ 160,– CZK (inkluzive enlandan poŝtsendon!) ĉe la nova Butiko de Esperantista Klubo en Brno, kie haveblas ankaŭ aliaj eldonaĵoj de la klubo.
TOMÍŠEK,
Jindřich – aktualaj interesaĵoj por fervojŝatantoj (do ne nur
fakuloj)
Interesitoj povas aboni senpagan sendadon de sekvaj numeroj ĉe Tomisek.ck @ seznam.cz.
VOTOČEK, Karel – du amuzaj tekstoj, prezentitaj
dum la tradicia Esperanto-aranĝo POLUDNICA, okazinta 3.-7.1.2019 en
Malaltaj Tatroj
Pliajn tekstojn (ankaŭ inkluzive Jára Cim(e)rman) eblas trovi en lia persona retpaĝo.
VIKIPEDIA ARTIKOLO
pri la ĉeĥa pentristino kaj artpedagogino Amálie Mánesová (1817–1883), okaze de ŝia naskiĝtagdatreveno la 21-an de januaro – verkis Pavla Dvořáková.
Diskuto pri libereco de interreto kaj libereco en interreto gvidita de Václav Zouzalík el Brno kaj Michal Matúšov el Zvolen (partoprenas ankaŭ Jindřich Košťálek, Petr Chrdle kaj László Szilvási) – registraĵo el la programo de KAEST 2018 (20.10.2018 en Modra, Slovakio) – sekvo de la prelego Aŭtorrajtoj/Kopirajto – historio kaj nuntempo
filmis Pavol Kaščák (11pably) – komenco ekde la 5-a minuta kaj 33-a sekundo!
Liston de ceteraj filmitaj prelegoj de KAEST ni pretigas por aparta aktualaĵo.
Lumoj en mallumo origina dekminuta filmo, verkita de Pavol Kaščák (Verda Stacio)
Konkursa filmo de P. Kaščák por la filmfestivalo en Ĉinio:
Ŝlosiloj (kaj ĉeĥlingve dublita versio Klíče)
aktoras la ensemblo DOMA el Svitavy
Ni reatentigas krome pri la triminuta filmo Benešov prezentas sin tradukitan kaj dublitan far Vladimír Türk por la ĈEA-konferenco, okazinta 12.-14.10.2018 en la koncerna urbo.
(sonartikoloj kun akompanaj tekstoj)
MALÁ, Jaroslava
DVOŘÁKOVÁ, Pavla
Ni atentigas ankaŭ pri la artikolo de la radioestro Anton Oberndorfer Tre raportinda evento en Prago (16.122018) pri komuna esperantista vizito de la Esperanta opero Sternenhoĥ de Ivan Acher en la Nova Scenejo de la Nacia Teatro.
Jen la listo de la ĉiutagaj programoj pri aliaj interesaj temoj.
Ĉu vi scias pri alia diskoniginda dosiero? Bv. informi nin ĉe la adreso redakce @esperanto.cz!
kompilis por vi Pavla Dvořáková
![]() | El_fervoja_mondo_1.2019.pdf (637.21 kB) |
![]() | Trajne_por_travivajxoj_1. 2019.pdf (621.92 kB) |
![]() | tomas_kiel-mi-sxtelis-fiancxinon.pdf (824.54 kB) |
![]() | votocek_cimerman-kaj-poludnica.pdf (784.99 kB) |