Muzikgrupo NOPROBLEM koncertis dum Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo 2017

Moravia folkmuzika grupo NOPROBLEM KOSTELEC NA HANÉ (en Esperanto SENPROBLEME), kiu orientiĝas ĉefe pri spiritualoj kaj pri popolkantoj el britaj insuloj (al ĉeĥaj aŭskultantoj grandparte konataj el la repertuaro de la konata ensemblo „Spirituál kvintet“), sukcese koncertis la 11-an de novembro 2017 en Teŝino. La urbo, situanta ĉe la ĉeĥia-pollanda ŝtatlimo, estis gastiganto de la junulara aranĝo ĈARO, organizata kunlabore inter PEJ kaj ĈEJ.

JEN:

Dank al kunlaboro kun Pavol Kaščák, redaktoro de Verda Stacio, kaj kun tradukanto Sylvain Barrier el Francio, la ensemblo komencis koncerti Esperantlignve en 2013 dum la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo en la kastelo Bartošovice. Sekvis koncertoj i.a. en Slovakio (dum SES kaj UKo en Nitra) kaj en junio 2017 ankaŭ en la Ottenderfer-Domo en Svitavy dum inaŭguro de la nova ekspozicio La Homo kontraŭ Babelo en la Esperanto-Muzeo, kie okazis ankaŭ „bapto“ de ĝia dua kompaktdisko kantata en Esperanto. Unu el la kantoj, la spiritualon Je l' tag' de l' lasta juĝ', vi povas aŭskulti en la Muzea paĝo ĉe Ipernity.


OFICIALA RETEJO:

https://noproblemkostelecnahane.webnode.cz/

KONTAKTO:

vlachkarel (ĉe) @seznam.cz


VIDU ANKAŬ

  • Videoregistraĵoj de la koncerto en junio 2017 en Svitavy:

    1-a parto (kun enkondukaj vortoj pri la muzikgrupo)

    2-a parto

  • padv-

  • publikita 29. 11. 2017
  • 736 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024