Ne forgesu aŭskultadi Esperantan Retradion!

Ĉiutage dum kelkaj minutoj aŭskulti kaj samtempe legi tekston pri interesa temo – jen agrabla netemporaba aktiveco por vigligo de via cerbo kaj progresigo de via lingvokono, per kiu vi povas ĝojigi ne nur vin mem, sed ankaŭ doktoron Zamenhof okaze de lia naskiĝtago:-)! Kie trovi la radion kaj kio novas en ĝi?

La unikan buntteman programon kun admirinda persistemo kaj oferemo pretigas por vi 365 tagojn en la jaro Anton Oberndorfer el Aŭstrio kun siaj kunlaborantoj: precipe Andrzej Bach el Pollando, Paŭlo S. Viana kaj Herbert A. Welker el Brazilo, Luiza Carol el Israelo kaj ĝojige kaj nelastvice ankaŭ Jaroslava Malá el Ĉeĥio.

La Radio havas du retadresojn:

http://aldone.de/retradio

en kiu vi vidos kronologian liston de ĉiuj programeroj

kaj

http://esperantaretradio.blogspot.com

vi tuj vidas kronologie la plej freŝajn artikolojn kaj sonregistraĵojn

  • Rim: neakreco de la skribo estas kulpo ne de la radia retejo, sed de la malnova redakta sistemo de nia retejo, ni pardonpetas!

La gamo de temoj estas tiom vasta, ke certe ĉiu trovos ion por si! Psikologio – lingvoj – literaturo kaj arto – scienco kaj tekniko – naturo – sano k.a.

Ne forgesu ev. skribi al

aldone@aon.at

Viaj reagoj kaj signoj de kontento sendube motivigos la redaktorojn por plua laboro!

Seriozaj interesitoj pri kontribuado estas bonvenaj!

-padv-


  • publikita 13. 12. 2018
  • 955 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024