Ni rememoras tagon de la forpaso de doktoro Zamenhof

La 14-a de aprilo kiel tago de forpaso de d-ro Zamenhof el tiu ĉi mondo nature ne estas tiom ofte rememorigata, kiel lia naskiĝtago la 15-an de decembro, kiu estas tago de festoj. Tamen ankaŭ ĝi povas esti bona okazo por ekhalti kaj rememori mesaĝon de tiu ĉi admirinda homo, kiu plantis arbon, kies fruktojn ni ĉiuj frandas.

Doktoro Zamenhof mortis en Varsovio en 1917 en aĝo de nuraj 57 jaroj, sekve de kormalsano, deprimite pro daŭre nefiniĝantaj suferoj de la mondmilito, kaj pro neatendita morto de lia amata frato Aleksando en ĝi.

En paĝo de Esperanto-Muzeo en Ipernity estis fondita nova albumo Zamenhof, al kiu ekde la 11-a de aprilo ĝis fino de la monato estas iom post iom alŝutataj materialoj proksimigantaj lian vivon, verkaron kaj personecon. Estos ĉi-tie koncentritaj ankaŭ ne tro konataj arkivaj fotaĵoj, interesaj studoj kaj artikoloj, lia propra verkaro origina kaj traduka, kolektobjektoj, sed ankaŭ sonregistraĵoj kaj filmetoj (eĉ biografia pupteatraĵeto).

tombo de d-ro Zamenhof en la juda tombejo en Varsovio

Kelkajn interesajn tekstajn materialojn, ekz. studojn „Lumaj trajtoj de nobla karaktero“ kaj „La Lastaj tagoj de d-ro Zamenhof“ (el 1921) vi povas tralegi kaj alŝuti ankaŭ sube sur tiu ĉi paĝo.

En la laste menciia artikolo vi povas konatiĝi ankaŭ kun teksto de adiaŭaj paroladoj de Leo Belmont kaj Antoni Grabowski. La fama matematikisto Carlo Bourlet nomis Zamenhofon Koperniko de filologio, ĉar li kreis lingvon, kiu estas siaspeca praktika mallonga filozofio de parolo, kaj samtempe nova Kolumbo, kiu por ni malkovris la novan mondon animan – Esperantujon. Li plenigis ĝin per loĝantaro de la tuta mondo, per homoj, kiu malgraŭ malsameco de siaj naciecoj kaj religioj, sentas sin reciproke esti fratoj …

Substrekendas, ke doktoro Zamenhof spite al ĉiuj siaj meritoj, admiro kaj honoroj, kiujn li ĝuis, estis homo eksterordinare modesta, kiu strikte defendis sin esti objekto de personeckulto. En la Universala Kongreso en Krakovo en 1912 li klare prezentiĝis kun sia decido kaj deziro esti indikata ne kiel kreinto, sed nura iniciatinto de fundamento de la lingvo, kiun li disponigis al komunumo de uzantoj, volante havi neniujn apartajn aŭtorrajtojn aŭ avantaĝojn.

Malgraŭ tio – aŭ ĝuste pro tio – ni ne forgesu lian nefacilan vivhistorion kaj pensojn kaj verkaron, kiujn li postlasis. La nova Albumo en Ipernity ebligos al vi konatiĝi kun ĝi iom post iom kaj sinsekve …

Ni kredas, ke tiu ĉi materialo servos ne nur por via individua studado, sed ev. ankaŭ por programo de viaj aranĝoj kaj klubaj kunvenoj.

(Ni memorigas, ke fotaĵojn, kaj son- kaj filmspecimenojn en Ipernity povas trarigardi ĉiuj vizitantoj, sed tekstajn dokumentojn nur registritaj uzantoj – simpla senpaga registro de via nomo, retadreso kaj pasvorto ĈI-TIE dekstre supre postulos malpli ol minuton de via tempo).

pd


Soubory
pdf zamenhof_lumaj_trajtoj_de_nobla_karaktero.pdf (100.57 kB)
doc La Lastaj tagoj de d-ro L.L.Zamenhof[1].doc (422 kB)
pdf Privat,_Edmond_-_Vivo_de_Zamenhof.pdf (12.75 MB)

  • publikita 14. 4. 2011
  • 1248 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024