La 28-an de marto ni rememoras naskiĝtagdatrevenon
de „instruisto de la nacioj“ kaj prapatro de la ideo de la internacia lingvo
Johano Amoso
Komenio (1592 –1670), genia pedagogo, humanisma filozofo kaj la lasta
episkopo de Frata Unuiĝo, kies multaj pensoj kaj mesaĝo aktualas kaj instigas
ankaŭ en la nunaj tagoj. Ni honoru la datrevenon per konatiĝo kun lia nefacila
kaj dolorplena vivo kaj fragmentoj el lia verkaro.
Ĝeneralaj ideoj pri la temo de la internacia lingvo troviĝas en la 19-a ĉapitro de lia verko „Via lucis“ (Vojo de la lumo – vidu ĉi-sube). Priskribo de ecoj de la lingvo kaj konkretaj proponoj troveblas en „Panglottia“ (la 5-a parto de lia 7parta „Pansofio“//), kies manuskripto estis trovita nur antaŭ la 2-a mondmilito far profesoro Ĉiĵevskij.
Rimarko: Fine de tiu ĉi semajno estos ankoraŭ almetitaj pliaj dosieroj, tial kaze de intereso bv. ankorau reveni al tiu ĉi artikolo!
SONREGISTRAĴOJ
Vojo de
lumo fragmentoj el Via lucis – pensoj pri la universala
lingvo – laŭtlegas Miroslav Smyčka
Specimeno el Rebonigo de la homaj aferoj – Karakterizo de la socia malordo trafas kaj nekredeble validas ankaŭ post pli ol 350 jaroj … En la fina alineo de la specimeno estas menciata ankaŭ graveco de universala lingvo kaj interkompreniĝo. – laŭtlegas Pavla Dvořáková
Portreto de Komenio far Rembrandt
TEKSTOJ
Prelegaro el „Internacia Seminario pri Komenio“ (Prago 1992) – elŝutebla sube ĉi-paĝe !!
El saĝo de Komenio el la verkaro kompilis kaj esperantigis Miroslav Malovec
Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro elektitajn ĉapitrojn esperantigis Miroslav Malovec
Josef Hendrich – Jan Amos Komenský – elĉeĥigis Jana Cíchová, aperis en Norda Prismo 1957/4/266–269
Recenzo al la biografia romano pri
Komenio LUMO EN TENEBROJ
Pliaj tekstoj pri Komenio en Esperanto elŝuteblas ĈI-TIE !!! (artikolo en nia retejo el 28.3.2011)
FOTAĴOJ – en la
albumo KOMENIO en
la virtualaj kolektoj de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe
Ipernity.
Porinterese, Esperanto-monumento situanta en Ostrava-Zábřeh, en la parko de M.Rottr, estas laŭvorte dediĉita al „Komenio, prapatro de la ideo de la internacia lingvo“. La fotaĵon vi povas vidi ĈI-TIE.
Ĉeĥparolantoj, ne forgesu viziti ankaŭ ĉi-teman aktualaĵon en la ĉeĥlingva parto de nia retejo!
Pavla Dvořáková
#1 Oldřich Arnošt Fischer
Bonege, ke Vi memoras pri Komenský. Dankon. - Kiel li solvus nuntempan teruran situacion en niaj lernejoj, kiam orgojlaj lernantoj eĉ ĉikanas instruistojn(inojn)?